Saul Friedländer

Saul Friedländer (hebree שאול פרידלנדר, naskiĝinta la 11-an de oktobro 1932 en Prago; denaske Pavel Friedländer) estas israela historiisto kaj verkisto.

Saul Friedländer
Persona informo
Saul Friedländer
Naskiĝo 11-an de oktobro 1932 (1932-10-11) (91-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco UsonoFrancioIsraeloAŭstrioGermanio vd
Alma mater Universitato de ĜenevoLiceo Henri-IV vd
Profesio
Okupo verkistohistoriisto • universitata instruisto vd
Aktiva en Universitato je Tel-Avivo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Saul Friedländer naskiĝis en Prago, en burĝa familio de juda origino. Li estas agnoskita specialisto pri la historio de la persekutoj suferitaj de la judoj dum la Naziismo. Li mem pasigis sian infanaĝon (de 1942 ĝis 1944) kaŝante sin de la nazioj en katolika lerneja internulejo en la vilaĝo Montfalcon apud Vichy. Liaj gepatroj ne havis la saman sorton, ĉar ili estis arestitaj kiam ili provis forlasi Francion al Svislando kaj poste deportitaj al Auschwitz, kie ili estis murditaj.[1]

Li instruis en la Instituto de altaj studoj internaciaj en Ĝenevo, en la Hebrea Universitato de Jerusalemo kaj en la Tel-Aviva Universitato, kaj, ekde 1988, en la Universitato de Kalifornio, Los-Anĝeleso.

Elstaras en lia bibliografio la monumenta La Tria Regno kaj la Judoj, kiu en du volumoj ("La jaroj de persekutado, 1933-1939", kiu aperis en la angla en 1997, kaj La jaroj de ekstermado", 1939-1945, aperinta dek jarojn poste) rakontas detale la persekutojn, deportadojn kaj ekstermon, al kiuj la Hitler-reĝimo, unue en Germanio kaj poste en preskaŭ la tuta eŭropa kontinento, submetis la judojn.

Al grandega dokumenta laboro, kiu kolektas grandegan kvanton da atestoj de viktimoj, ekzekutistoj kaj aliaj tiamaj protagonistoj, Friedländer aldonas sian analizkapablon por klarigi, kiuj estis la kaŭzoj de la holokaŭsto, kiajn gvidliniojn sekvis la nazioj kaj kiel ili plenumis sian kontraŭjudan politikon, kia estis la rolo de la Katolika Eklezio kaj la Sankta Seĝo kaj la registaroj de la cetera Eŭropo, kaj kiel la judoj mem travivis la persekuton kaj genocidon de la judoj, al kiuj ili estis submetitaj. Li honoriĝis per la premio Friedenspreis des Deutschen Buchhandels en oktobro 2007, kaj al la libro La Jaroj de Ekstermado estis aljuĝita la Premio Pulitzer en 2008.

Pli lastatempa libro estas Kafka, poeto de honto, bazita sur lia historia kaj kultura scio pri lia naskiĝurbo, Prago.

Referencoj redakti

  1. Intervjuo en Le Monde. Livres, 31-x-2014 (france)

Literaturo redakti

  • David Dambitsch: Innen und Außen - Der Historiker Saul Friedländer. Aŭdlibro, etikedo: SMD NEO-SD, ASIN: B003ASV3Y6

Eksteraj ligiloj redakti