Bertrand Menciassi

Bertrand MENCIASSI estas bretono kiu deĵoris kiel oficisto de la Eŭropa Buroo por malpli uzataj lingvoj (Bruselo), antaŭ ol la buroo estis malfondita komence de 2010.

Bertrand Menciassi
Persona informo
Lingvoj francabretonaangla
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo lobiisto • lingvopolitiko
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Intervjuite de International Herald Tribune, en 2001 li avertis ke aparte en la Eŭropa Unio la angla tendencas puŝi eŭropajn naciajn lingvojn kiel la nederlandan aŭ la danan en angulon - ne nur en organoj de la Eŭropa Unio, sed ankaŭ ekzemple en la altlernejoj kaj universitatoj de Nederlando, Flandrio aŭ Danio, por nur nomi unu el multaj similaj ekzemploj, kie establitaj naciaj lingvoj retroiras pro la premo de hegemonia lingvo.[1] Kaj en Svislando li citiĝis en vasta diskuto pri baza lernejo en Zuriko, kie, en lando de kvar naciaj lingvoj, la bazlernejanoj en la 2000-aj jaroj lernis ĉiujn fakojn nur en la angla, la gepatroj de tiuj infanoj estis kontentegaj, kaj aliaj homoj dubis ĉu tio ne subfosas la kulturan bazon de la 4 naciaj lingvoj kaj la konojn de la infanoj en tiuj lingvoj, almenaŭ se la projekto iĝus tutlanda normo.[2]

Rilatoj al Esperanto redakti

Bertrand Menciassi venis al la Lingva Festivalo en Ĉeboksaro tri sinsekvajn jarojn (en 2000, 2001, 2002). Li proponis plurajn iniciatojn rilataj al la minoritataj lingvoj al la aktivuloj de la Junulara Esperanto-Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko. Ekzemple dank' al liaj klopodoj Julia TURKINA, aktivulino de la ĉuvaŝa Junulara Esperanto-Asocio, faris unumonatan staĝon en la brusela sidejo de EBMUL.

Referencoj redakti