La Beta-oksidigo (β-oksidigo) estas katabola procezo de la grasacidoj en kiu ili suferas forigon, pere de la oksidigo, de po unu paro de atomoj de karbono sinsekve en ĉiu ciklo de la procezo, ĝis la grasacido malkomponiĝas komplete en molekuloj de acetila koenzimo A, kiuj estos poste oksidigitaj en la mitokondrio por generi kemian energion en la formo de ATP. La β-oksidigo de grasacidoj konsistas el kvar ripetitaj reakcioj.

La rezulto de tiuj reakcioj estas unuoj de po du karbonoj en formo de acetila koenzimo A, molekuloj kiuj povas eniri en la ciklo de Krebs, kaj redoksitaj koenzimoj (NADH kaj FADH2) kiuj povas eniri en la spira ĉeno.