Bethany Hamilton
Bethany Meilani HAMILTON (naskiĝis la 8-an de februaro 1990 en Lihue, Havajo) estas usona profesia surfistino. Ŝi famiĝis pro tio, ke ŝi travivis ŝarko-atakon, en kiu akcidento ŝi perdis la maldekstran kruron. Pli poste ŝi denove eksurfadis kaj eĉ gajnis en konkursoj. Ŝi verkis pri siaj spertoj en libro Soul Surfer: A True Story of Faith, Family, and Fighting to Get Back on the Board de 2004. La libron filmigis en aprilo de 2011 Sean McNamara kun titolo Soul Surfer.
Bethany Hamilton | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de februaro 1990 (34-jaraĝa) en Līhuʻe |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Myron B. Thompson Academy (en) |
Okupo | |
Okupo | surfanto aŭtobiografo verkisto |
TTT | |
Retejo | http://bethanyhamilton.com/ |
La ŝarko-atako
redaktiBethany ekiris surfadi matenon de la 31-a de oktobro 2003, ĉ. 7:30 kun ŝia amikino, Alana Blanchard, kun patro kaj frato de Alana. Ŝi kviete kuŝis sur la surfotabulo, en la akvo estis testudoj kaj ŝia maldekstra kruro merĝis en la akvon. Post ioma tempo ekatakis ŝin 14-15 piedojn longa tigroŝarko kaj formordis la maldekstran kruron. Frato de Alana ekiris al la bordo por helpo, dum pliaj personoj fortiris ŝin el la akvo. Patro de Alana faris prem-ligilon el la T-ĉemizo kaj lig-ŝnuro de la surfotabulo. Ĝis kiam ili alvenis en la Wilcox Memorial Hospital, la junulino perdis 60% de la sango. Tiun tagon ŝia patro havintus operacion, sed estas Bethany kiu okupis la operaciejon.
Post la operacio, Bethany restis sep tagojn en la hospitalo. Spite al la traŭmato, ŝi volis reiri al la maro por ondorajdado. Ĉirkaŭ unu monaton poste, ŝi jam denove surfadis. Komence ŝi akceptis, ke ŝia surfobreto estas pli longa kaj dika ol la konkursa antaŭskribo, sed pli poste ŝi jam ekpraktikis sen maldekstra kruro kaj ekuzis la norman tabulon, sur kies mezon oni fiksis kaptilon, por ke ŝi povu iri sub la ondojn. Ŝia surfobreto, uzata dum la akcidento, estas videbla en la California Surf Museum.
Personaĵoj
redaktiŜi edziniĝis en 2013 kun Adam Dirk, kun kiu ŝi havas du infanojn (2015, 2018).
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala paĝo
- CBS News interview
- Bethany Hamilton Arkivigite je 2013-12-26 per la retarkivo Wayback Machine Video produktita de Makers: Women Who Make America
- Bethany Hamilton and the Teeth of the Tiger
- Surfer Girls - Bethany Hamilton