Betten
Betten estas ĝis fino de decembro 2013 komunumo kaj ekde la 1-a de januaro 2014 parto de la komunumo Bettmeralp en la distrikto Orienta Rarono en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 420 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Betten | |
---|---|
Blazono de Betten | |
Betten | |
former municipality of Switzerland • komunumoparto en Germanio | |
Kantono | Valezo |
Komunumo(j) | Bettmeralp |
Geografia situo | CH1903: 648329 / 135225 (mapo)46.3666666666678.0666666666667Koordinatoj: 46° 22′ N, 8° 4′ O; CH1903: 648329 / 135225 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 420 |
Areo | 26,35 km² |
Alteco | 1203 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3991 |
Situa mapo de Betten | |
Geografio
redaktiLa komunumo Betten situas en Supra Valezo ĉe la suda deklivo de la Bernaj Alpoj alte super la valdo de la rivero Rodano. La komunumo konsistas el la tri setlejoj Betten, Egga kaj Bettmeralp, kaj diversaj alpopaŝtejoj kaj izolitaj bienoj. Tra la komunuma teritorio fluas en nordo la giganta lango de la Aleĉ-Glaĉero.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 26,35 km², de kiuj 11,0% estas kovritaj de arbaro, 15,7% servas por agrikulturo kaj 1,4% por setlado. Pli ol 70% de la komunuma teritorio estas altmontara dezerto parte kovrita de glaĉeroj.[2]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa iama komunumo Betten limis ĝis ĝia integriĝo al Bettmeralp en nordo al Fieschertal, en nordoriento al Fiesch, en oriento al Lax, en sudoriento al Martinsberg, en sudo al Grengiols, en sudsudokcidento al Mörel-Filet, okcidento al Riederalp, kaj en nordokcidento al Naters.
Trafiko
redaktiBetten situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. Al Betten kondukas nur malgranda kurboriĉa veturebla vojo de Mörel-Filet. Bettmeralp atingeblas nur pere de aertelfero kaj ankaŭ al Betten la ĉefa alvetureblo estas la aertelfero de stacidomo Betten, kiu situas en la valfundo sur la teritorio de la najbara komunumo Grengiols. De Bettmeralp tri aertelferoj kondukas al la ĉirkaŭaj montopintoj el inter kiuj Bettmerhorn.
Monda naturheredaĵo
redaktiGranda parto de la komunuma teritorio apartenas al la regiono Jungfrau-Aleĉ-Bieĉhorno (germane: Jungrau-Aletsch-Bietschhorn), kiu estis la 13-a de decembro 2001 akceptita kiel unua alpa areo kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Betten datiĝas el la jaro 1243 Bettan. En la jaro 1343 estis menciita komunumo de vilaĝanoj. Ĝis la Helveta Revolucio Betten formis kune kun Goppisberg kvartalon de la Dekono Orienta Rarono. En la 17-a jarcento en Betten ekzistis plumbominejo. Ek de 1930 kaj precipe per la konstruo de la aertelfero en la jaro 1950 la ĉefa ekonomia enspezofonto de Betten fariĝis la turismo.[3] Kun efiko de la 1-a de januaro 2014 Betten estis kunigita kun Martisberg al la nova komunumo Bettmeralp.
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ Fonto: [CHE Betten COA.svg Reta mapo 1:20000 de Swisstopo]
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Philipp Kalbermatter: Betten en Historia Leksikono de Svislando (2004-04-28)
Eksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Betten – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)