Bezdružice

urbo en Ĉeĥio

Bezdružice (germane Weseritz) estas urbo en Ĉeĥio, situanta en nordorienta parto de distrikto Tachov. Vivas ĉi tie 915 loĝantoj (2023).

Bezdružice
germane Weseritz
urbo
Placo kaj kastelo en Bezdružice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Bezdružice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Tachov
Administra municipo Bezdružice
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Tepla montetaro
Situo Bezdružice
 - alteco 576 m s. m.
 - koordinatoj 49° 54′ 26″ N 12° 58′ 16″ O / 49.90722 °N, 12.97111 °O / 49.90722; 12.97111 (mapo)
Areo 32,02 km² (3 202 ha)
Loĝantaro 915 (2023)
Denseco 28,58 loĝ./km²
Unua skribmencio 1227
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 349 53
NUTS 3 CZ032
NUTS 4 CZ0327
NUTS 5 CZ0327 560740
Katastraj teritorioj 6
Partoj de urbo 9
Bazaj setlejunuoj 10
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Bezdružice
Retpaĝo: www.bezdruzice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Konstantinovy Lázně, Kokašice, Lestkov, Teplá, Ostrov u Bezdružic kaj Úterý.

Historio redakti

La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1227, kiam la vilaĝo apartenis al Hrabišidoj, pli poste estas menciata en la jaroj 1360–1379 Bušek z Bezdružic, kiu estis verŝane antaŭulo de familio Harantidoj el Polžice kaj Bezdružice. Ekde la jaro 1390 Bezdružice estis posedaĵo de Kolovratidoj, kies familia branĉo portis nomon Bezdružičtí z Kolovrat. Jan 2-a Bezdružický z Kolovrat († 1467) apartenis al influemaj personoj en okcidenta Bohemio kaj al lia peto Bezdružice estis fare de Jiří z Poděbrad la 31-an de oktobro 1459 estis avancita je urbeto. Post Jan la 2-aBezdružice tenis iom post iom liaj tri filoj, el kiuj Jiří († 1526) donis al la bezdružicanoj ĉeĥe skribitan urban privilegion.

Dum la Dua Mondmilito Bezdružice estis parto de Grandgermana imperio, usona armeo enpaŝis en la urbon la 4-an de majo 1945. Sekvis elandigo de germana loĝantaro kaj eĉ spite al alveno de novaj alloĝigintoj el diversaj partoj de Ĉeĥoslovakio sinkis la nombro de loĝantoj al duono. La grandbieno kun la kastelo en Bezdružice, kies posedanto estis princo Alois Löwenstein–Wertheim (1871–1952), estis kiel la germana posedaĵo ŝtatigita en la jaro 1945.

Mallongtempe post la Dua Mondmilito okazis detruigo de domoj en la placo de la urbodomo, pli poste estis en diversaj partoj de la urbo detruitaj ankaŭ pluaj domoj, sed alŝovo de pluaj loĝantoj elvokis bezonon de konstruado de novaj loĝejoj. En la jaro 1970 estis finitaj tri paneldomoj ĉe lernejo, pluaj domoj ĉi tie estiĝis dum la 1970-aj kaj la 1980-aj jaroj.

Al la 10-a de oktobro 2006 estis al la municipo redonita statuso de urbo.

 
Vido al Bezdružice de sudo

Memorindaĵoj redakti

Kastelo Bezdružice situas sur monteto super la placo. La devena gotika burgo estiĝis antaŭ la jaro 1330. Dum Kolovratidoj ĝi estis renesance alikonstruita. La kadukiĝinta murarode la malnova burgo estis en la 18-a jarcento parte detruita kaj la kastelo reguligita en baroka stilo (1772–1776). Ĝis la jaro 1945 ĝi apartenis al Löwensteinidoj, kiuj en duono de la 19-a jarcento translasis ĝin al la urbo por establi kancelariojn de juĝejo kaj prena oficejo. Ekde la jaro 1953 la kastelo funkciis kiel refreŝiga centro.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18692 168
18802 158
18902 111
19002 010
19101 962
19211 977
JaroLoĝantoj
19302 013
1950983
19611 055
19701 034
19801 007
1991981
JaroLoĝantoj
2001990
2014911
2016910
2017902
2018938
2019951
JaroLoĝantoj
2020938
2021870
2022940
2023915

Partoj de municipo redakti

Urbo Bezdružice havas naŭ partojn situantaj sur ses katastraj teritorioj (k.t.):

Naskiĝintoj redakti

Rilataj artikoloj redakti

Pluaj fotografioj redakti