Úterý

urbo en Ĉeĥio

Úterý estas urbo kaj somerrestadejo en Ĉeĥio, situanta en okcidenta Bohemio, proksimume 6 km de urbo Konstantinovy Lázně. Traduko de la nomo de la vilaĝo estas Mardo. Vivas ĉi tie 458 loĝantoj (2023).

Úterý
germane Neumarkt
urbo
Domoj en placeto en Úterý kaj mariana kolono
Blazono
Oficiala nomo: Úterý
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Plzeň-nordo
Administra municipo Všeruby
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Tepla montetaro
Rivero Úterský potok
Situo Úterý
 - alteco 485 m s. m.
 - koordinatoj 49° 56′ 26″ N 13° 00′ 09″ O / 49.94056 °N, 13.00250 °O / 49.94056; 13.00250 (mapo)
Areo 25,93 km² (2 593 ha)
Loĝantaro 458 (2023)
Denseco 17,66 loĝ./km²
Unua skribmencio 1233
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 330 40
NUTS 3 CZ032
NUTS 4 CZ0325
NUTS 5 CZ0325 559571
Katastraj teritorioj 3
Partoj de urbo 3
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Úterý
Retpaĝo: www.obecni-urad.net/source/index.php?ID=665
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Bezdružice, Teplá, Toužim, Bezvěrov, Ostrov u Bezdružic, Krsy kaj Blažim.

Historio redakti

La vilaĝo estiĝis ĉe komercvojo ĝis Cheb. En la 1-a duono de la 13-a jarcento Úterý estis en konekso kun minado de riĉaj trovejoj de oro kaj arĝento avancigita je urbo. Ĝi havis propran monerstampejon. En husanaj tempoj ĝi staris en flanko de kalikuloj kaj protestanta loĝantaro ĉi tie superis ĝis la 18-a jarcento. Al katolikigo kontribuis agado de proksima monaĥejo en Teplá.

Baroka paroĥa preĝejo de Naskiĝo de sankta Johano Baptisto devenas el la jaro 1698 kaj ĝi staras sur loko de pli malnova romana preĝejeto. En placo estas baroka mariana kolono el la jaro 1731 kaj kelke da renesancaj kaj barokaj burĝaj domoj. Renesanca urbodomo estas el la jaro 1561. Sur monteto super la urbo staras baroka tombeja preĝejo de sankta Venceslao el duono de la 18-a jarcento, renovigita en la jaro 1893.

Mito redakti

Al estiĝo de la vilaĝo ligas konata mito - laŭ kiu la vilaĝon fondis germanaj ministoj (kiuj estis alvokitaj de Přemyslidoj, por ke ili instruu lokajn homojn al metioj). La mito diras, ke unu el la ministoj erarvagis en arbaroj ĉirkaŭ la hodiaŭa Úterý kaj ĉar li estis pro la erarvagado tiel laca, li ekdormis. Li sonĝis pri tio, ke li trovos grandan trovejon de oro. Kiam li vekiĝis, li ekvidis frugilegon, kiu tenis en la beko oran fingringon. La ministo observis, ke la frugilego lasos la fingringon. Sur tiu loko poste la ministo vere trovis oron. El tiu ĉi mito estas derivita ankaŭ blazono de Úterý - estas sur ĝi en ruĝa kampo bildigita paŝanta frugilego kun la ora fingringo en la beko aj super ĝi estas bildigita kornaro kun grafa kroneto.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 597
18801 735
18901 772
19001 630
19101 607
19211 488
JaroLoĝantoj
19301 373
1950509
1961507
1970494
1980399
1991369
JaroLoĝantoj
2001384
2014468
2016470
2017475
2018472
2019470
JaroLoĝantoj
2020464
2021431
2022466
2023458

Pluaj fotografioj redakti