Bierfarejo de Eisenach

Bierfarejo de Eisenach (germane: Brauerei Eisenach) estis entrepreno en Eisenach, Germanujo (Wartburgallee 25a), kiu estiĝis per kunfandiĝo de pluraj lokaj bierfarejoj. Ĝi figuras sur listo de monumentprotektotaĵoj situante ne tre for de la ĉefa stacidomo.

Bierfarejo de Eisenach
negocobierfarejo vd
Dum 1874 - 1994
Sidejo Eisenach
Lando Germanio
vdr
pordego fabrika, 1989
biermato de Petersberger Brauerei, Eisenach ĉ. 1885
reklamanonco de Vereinigte Eisenacher Brauereien, ĉ. 1898
biermato de Actien-Brauerei Eisenach
maldekstrege - iama enirejo al la Rokara kelo, fone la bierfarejo, meze la strato Wartburgallee

Historio redakti

Jam dum mezepoko kultivatas lupolo en la eisenach-a regiono. Konventa bierfarejo el la 13-a jarcento ĉe Mario-placo iĝis en 1525 princa bierfarejo. En 1610 ĝin ekposedas la municipo funkcionte - kun interrompoj - ĝis 1839.[1] Ekzistis en 1828 en Eisenach 244 homoj rajtantaj bierfari kiuj kune starigis rokan kelon por stokado. Post kiam tiaj privilegioj (de unuopaj bienoj) neniigitis kreitis kooperativo. Ties anoj ekigis en 1840 konstruon de maltejo kaj centra bierfareja domo tuj apud la enrokara deponadkelo.

Schloßbrauerei redakti

Schloßbrauerei (=Kastela bierfarejo) estiĝis en 1635.[2]. Ĝi gastis en la eksa franciskana monaĥejo Sankta Paŭlo. Dum Reformacio ĝi ŝtatigitis kaj alifunkciigitis. En nia kazo kreitis en ne plu religie uzataj ejoj bierfarejo nome Schloßbrauerei kiu restis en duka posedo ĝis 1839. Poste akiris ĝin burĝa asocio.[3][4]

Petersberger Brauerei Erbslöh redakti

En 1872 starigitis modernega bierfarejo ĉe la legenda Petersberg-monto fare de la el Barmen deventanta grandduka komerckonsilisto Albert Erbslöh kaj de Alexander Schuchard (onklo de ties edzino). Tiuj privatuloj posedantis ĝis 1892. Vendo de la fabriko okazis en 1939.[5] Malkonstruo venis en la 1970-a jaroj favore al kreo de zono loĝada.

Vereinigte Eisenacher Brauereien redakti

En 1892 kunfandiĝis la entrepreno de Erbslöh kun Schlossbrauerei je Vereinigte Eisenacher Brauereien, Petersberger und Schloßbrauerei AG. Li ĝismorte estris ĝin.[6] En 1904 la akcia kapitalo de tiu ĉi firmao estis de unu miliono da markoj, la bierfarkvanto estis po inter 50 kaj 60 miloj da hektolitroj por jaro.[7] En 1918 aŭ 1923 transprenis la firmaon Vereinigte Eisenacher Brauereien la pli forta Aktienbrauerei Eisenach.

Aktienbrauerei Eisenach redakti

Jam en marto 1874 deciditis dum ĝenerala kunveno de la interesreprezentantaro de la bierfaristoj el Eisenach ke oni iĝu akcia kompanio. Fonditis do en la 15.7.1874 Vereinsbrauerei kun nomoŝanĝo en 1886 je Aktienbrauerei Eisenach. Ekde 1914 la produktoj venditis sub la registrita marko Wartburg-Bier. Sekve ĝi transprenis kelkajn aliajn bierfarejojn, nome: en 1918 Vereinigte Eisenacher Brauereien, en 1921 Brauerei Zinn el Berka (Werra), en 1924 Bierbrauerei W. Engelhard el Bad Hersfeld kaj en 1929 Kloster-Aktien Bierbrauerei el Bad Salzungen[8]

Post la Dua mondmilito redakti

En 1948 komunistoj laŭ sia kutimo eksproprietigis la entreprenon Aktienbrauerei kaj kreis el ĝi popolproprietan entreprenon. Ĝi estiĝis en 1969 parto de la kombinato Getränkekombinat Erfurt. Reprivatigo eblis pro Turniĝo en 1990 sub la nomo Eisenacher Brauerei. Ĝi iĝis nesolvanta en 2010. Post kiam loka investanto akiris ĝin resurmerkatigis de la entrepreno Wartburg Brauerei Eisenach ekde 2011 bierojn.[9] La specojn tamen faris jam ekde 2012 kontraŭkomisie aliaj bierfarejoj kaj surloka farado nun tute ĉesis.[10]

Jen kelkaj produktoj ekde 1945:

  • Wartburg-Pils
  • Wartburg-Export
  • Schwarzer Drache (ekde 1996)[11]
  • Schwarzer Esel
  • (laŭsezone) bokbieroj[12]

Zono bierfareja redakti

La inter 1825 kaj 1914 konstruitaj bierfaradaj ejoj troviĝas (krom la ejoj de Petersberger Brauerei) en la suda kvartalo de Eisenach malsupre de Urba parko ĉe la strato Wartburgallee (vidalvide al Ernst-Abbe-gimnazio). La plej malnovaj el la ejaro estas en 1828 starigita glacokelo kaj trietaĝa maltejo (eble de 1839, certe antaŭ 1850). La resto estiĝis masivkonstrustile kiel brikaĵoj. La en 1908 estiĝinta kaldronejo kun impona kupra meblaro el 1911 kvazaŭ emblemas por la tuta institucio. Rekonstruitis en 1962 la keloj fermentada kaj deponada. La plej nova parto estas stokejo ĉe la suda kortofiniĝo el 1993/94.

Post surloka produktadĉeso la tuto servis por kultura okazigejo. Ekde 1993 ekz. festatas ĉiujare Hopfenfest (festo de lupolo)[13] kaj prezentado de komercaj veturiloj.[14]. La kaldronejo kulisis en 2006 por epizodo de la televidserio Familie Dr. Kleist.[15]

En marto 2015 malkonstruitis la eosta parto de la historia konstruaĵaro por krei parkuman zonon.[16]

Alia uzo estis arbaraventureja.[17] La nuna uzo estas hotela-pensiona. La kompleta gamo da ofertoj prezentas sin sub la nomo Alte Brauerei.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Karlheinz Büttner: Das Eisenach unserer Urgroßväter, Verlag Ideenteufel, 2011, p. 83
  2. Kelkfoje supozatas fondiĝo jam en la 1611-a jaro.
  3. N.N.: Vereinigte Eisenacher Brauereien (katalogo okaze de ekspozicio de germanaj nutraĵoj), St. Louis 1904
  4. TWA Thüringer Wirtschaftsarchiv für Nord- und Mittelthüringen e. V.: Standort Eisenach / Station Eisenacher Brauerei. Erfurt 2020
  5. Albert Gieseler: "Brauerei Petersberg, Schuchard & Erbslöh und Aktienbrauerei Eisenach". Ĉe: Albert Gieseler: Dampfmaschinen und Lokomotiven. Mannheim 2020
  6. Gustav von Eynern: Nachrichten über die Familie Erbslöh. Lintz, Düsseldorf 1905, p. 40
  7. Diversaj specoj de Wartburgbräu ege ŝatitis kaj premiitis plurfoje, ekz. en 1893 kaj en 1897 en Gotao, en 1897 ankaŭ en Lepsiko.
  8. Albert Gieseler: "Aktienbrauerei Eisenach". Ĉe: Albert Gieseler: Dampfmaschinen und Lokomotiven. Mannheim 2020
  9. "Bald wieder Bier aus der Wartburgstadt". Ĉe: TA, 28.12.2010
  10. "Eisenacher lassen ihr Bier jetzt in Einsiedel abfüllen." Ĉe: TA, 8.12.2012
  11. "1000 Getraenke. Biertest - Schwarzer Drachen 8 von 10 Punkten"
  12. "Eisenacher Brauerei" Arkivigite je 2021-02-26 per la retarkivo Wayback Machine ĉe: bierbasis.de
  13. "21. Eisenacher Hopfenfest"
  14. "Nutzfahrzeug-Treffen Nummer zehn"
  15. EisenachOnline: "Familie Dr. Kleist: 14. Familienglück"
  16. "Brauerei in Eisenach wird zum Teil abgerissen".[rompita ligilo] Ĉe: TA, 12.3.2015
  17. https://www.eisenach.info/kletterpark-eisenach Kletterpark Eisenach]
50.9731810.32527