Big Brother Awards

negativa premio en diversaj landoj

La Granda Frato-Premio (anglalingva kutima literumo plurale BigBrotherAwards kun tri vortoj sen interspacoj, la vorto "Granda Frato" aludas al la ampleksa ŝtata observado tiel nomata en la romano 1984 de George Orwell) estas negativa premio en diversaj landoj ekde 1998 ĉiujare prezentitaj al registaroj, agentejoj, korporacioj, organizoj kaj individuoj. Laŭ la sponsoroj, la premioj estas aljuĝitaj al tiuj kiuj en aparta maniero kaj en daŭra maniero difektas la privatecon de homoj aŭ kiuj faris aŭ igas personajn datenojn alireblaj por triaj.

Big Brother Awards
Nomita laŭ Granda Frato
Lando NederlandoGermanioAŭstrioSvislandoUnuiĝinta Reĝlando (Britio) • nekonata valoro
Fondita de Privacy International vd
Fondita en 1998
En TTT Oficiala retejo vd
vdr
prezento de la nederlanda premio de 2010

En Germanio, la premioj estis akceptitaj en 2002 de Microsoft en Usono, en 2005 de Blizzard Entertainment same en Usono, en 2007 de Planning Transport Verkehr AG[1], 2008 de Deutsche Telekom, 2011 de Gert Georg Wagner, la prezidanto de la censa komisiono de la registaro de Germanio, same kiel en 2016 de la retejo change.org.[2]

la 27-a Internacia Seminario de GEJ komence de 1984 en Esperanto traktis la utopiojn de la romano 1984 kompare al la realo de elektronika kontrolo de la civitanaro
La respondeculo pri datuma protekto de Deutsche Telekom AG, Claus-Dieter Ulmer (dekstre), akceptas la germanan premion de 2008

La organizaĵo ankaŭ aljuĝas pozitivan premion por honori homojn kaj organizojn, kiuj kampanjis por protekto de datumoj. En Aŭstrio tio estas la Defensor Libertatis, unuafoje aljuĝita en 2005, en Germanio la Julia-und-Winston-Award, unue donita en 2014 kaj nomita laŭ la ĉefaj figuroj de la romano 1984.

La laŭlandajn premiojn ricevas ĉefe hejmaj organizaĵoj, firmaoj kaj individuoj, foje ankaŭ internaciaj, multnaciaj firmaoj.

Neniuj "Granda Frato"-premioj estas donitaj en ŝtatoj de maljusto kaj diktatoreco, inkluzive de Ĉinio, Turkio kaj Rusio,[3] sed sincere dirite la premio en Usono ankaŭ nur atribuiĝis inter la jaroj 1999 kaj 2005, poste ne plu.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti