Privacy International

internacia organizaĵo

Privacy International (trad. Privateco Internacia) estas NRO fondita en Britio en 1990 fare de fakuloj pri privateco kaj organizaĵoj pri homaj rajtoj por formi internacian organizaĵon por protekti privatecon[1].

Privacy International
emblemo
karitata organizaĵointernacia organizaĵo
Komenco 1990 vd
Geografia situo 51° 31′ 20″ N, 0° 6′ 16″ U (mapo)51.522096113765-0.10445785509796Koordinatoj: 51° 31′ 20″ N, 0° 6′ 16″ U (mapo)
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Sidejo Londono
Privacy International (Granda Londono)
Privacy International (Granda Londono)
DEC
Privacy International
Privacy International
Map
Privacy International
Agareo

rajto al privateco

Fondinto(j) Simon Davies vd
Membro de European Digital Rights • International Freedom of Expression Exchange vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo private company limited by guarantee
vdr
Monda montro de privatecaj malobservoj (2007)

Ĝi celas kontroladon de privatecaj malobservoj fare de registaroj kaj entreprenoj. Ĝia ĉefsidejo troviĝas en Londono kaj ĝi agas pere de kampanjoj en pli ol 50 landoj.

Big Brother Awards redakti

Ekde 1998, la organizaĵo ĉiujare prezentas la Big Brother Awards (premioj granda frato) al organizaĵoj por honori la plej influajn kaj persistajn malobservantojn de privateco, samkiel individuojn kaj organizaĵojn, kiuj elstaris pro la defendado de privatecaj rajtoj.

Taksadokriterioj redakti

Kohera defendado de homaj rajtoj
Efikaj protektoj kaj garantioj
Adekvataj garantioj kontraŭ misuzo
Iom da sekureco, sed malfortigita protekto
Sistema fiasko de protektaj rimedoj
Pli vasta gvatsocio
Endemia gvatsocio

Financado redakti

Privacy International estas financata kaj subtenata de diversaj fondusoj, akademiaj organizaĵoj kaj ne-registaraj organizaĵoj (NRO) i.a. la Open Society Institute, Open Society Justice Initiative, Eŭropa Parlamento, Eŭropa Komisiono, Joseph Rowntree Reform Trust, American Civil Liberties Union, Electronic Privacy Information Center, Fund for Constitutional Government, Stern Foundation, Privacy Foundation, German Marshall Fund, Universitato de Nov-Sud-Kimrio. Ĝi ankaŭ ricevas subvenciojn pere de donacoj.

Referencoj redakti

  1. (en) Bennett, Colin, J. Reguliga privateco: datuma protekto kaj publika politiko en Eŭropo kaj Usono; 1992, Cornell University Press. p.248

Vidu ankaŭ redakti

Ekstera ligilo redakti

Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la samtitola artikolo en la germana vikipedio, listo de aŭtoroj.