Bildvortaro estas vortaro, kiu klarigas - precipe - objektojn per bildoj. Tiaj vortaroj bone estas uzeblaj por homoj, kiuj pli facile memorigas nomojn de aferoj, se oni povas ilin ligi al bildo. Sed ili ankaŭ ebligas trovi vorton por objekto kies nomon oni ne konas, sed pri kiu oni scias en kia medio ĝi troviĝas.

parto el historia german-sveda bildvortaro el 1919
la esperanta bildvortaro Mil Unuaj Vortoj

Esperantaj bildvortaroj

redakti

Recenzoj

redakti

Pri Praktika Bildvortaro de Esperanto.

 
 La esperantistaro tra la tuta mondo tutcerte bonvenigos cl tiun novan puonCttjvii sur la Libromerkato. «Praktika

Bildvortaro de Esperanto" estas esperantlingva versio ae anglalingva bildvortaro destinita al la instruado de tiu lingvo al ne-anglalingvanoj. Kvankam la bildoj en ia libreto certagrade montras scenojn el la vivo en Britio, tamen grandparte ili estas pli-malpli internaciaj kaj pro tio la libro povos facile esti uzata kie ajn, ĉu en eŭropa lando, ĉu en alia kontinento. Ĝia praktika valoro estas eksterduba kaj por la komencanto -- por tiu ĉi speciale — kaj por la progresinta esperantisto. La verkintoj de tiu ĉi esperantlingva eldono strikte uzadis la terminologion de «Plena Ilustrita Vortaro" kaj nur manpleno da vortoj ne jam registritaj en PIV troveblas. Sur paĝo 85 de la bildvortaro tiuj ĉi neologismoj estas listigitaj kaj la respektivaj fontoj, el kiuj la aŭtoroj ĉerpis, estas skrupule indikitaj. Sole tio ĉi atestas pri la ekzakta, scienca maniero laŭ kiu la kompilintoj de "Praktika Bildvortaro de Esperanto" verkadis. La rezulto de ilia terminologia laboro estas konvinka kaj oni nur povas tutakore gratuli al ili kaj deziri, ke ilia ellaboraĵo estu ĉie en la esperantista medio tiel bonvole akceptata kiel de la recenzanto. Por iom detalumi: La entute bone ilustrita libro enhavas, laŭ kompleksoj de situacioj aŭ de objektogrupoj, preskaŭ la tutan kalejdoskopon de la ĉiutaga vivo. Oni trovas ekzemple la temojn "La homa korpo", "Stratscenoj", "En poŝtoficejo", "Flughaveno", "Sportoj", "Ŝatokupoj", por nur nomi kelkajn el 35 temokompleksoj. Krome aldonigas (sur paĝoj .64 ĝis 84) utilaj tabeloj pri verboj, kvantaj kaj kolektivaj vortoj, pri adjektivoj, prepozicioj, korelativoj, numeraloj kaj mezuroj. Oni ne forgesis ankaŭ aldoni la literuman alfabeton por Esperanto, oni donas la esperantlingvajn ekvivalentojn de kelkaj landoj, ĉefurboj kaj valutoj, ne nur eŭropaj (p. 83) kaj finfine listigas kelkaj el la pli konataj esperantaj proverboj kaj parolturnoj. Tiujn ĉi lastajn oni devis vole-nevole limigi laŭnombre, ĉar internaciismoj en tiu ĉi lingva tereno ja maloftas. Proverboj ekzemple de la tipo «Kiam kato promenas, musoj festenas" estas kie ajn en la mondo esperantista komprenebla, sed ni iom dubas, ĉu tiaj de la tipo "La afero ne brulas" estas kompreneblaj por ne-eŭropano, kiu tutcerte miskomprenos, des pli ĉar multe pli taŭge estus esperantigi la laste menciitan parolturnon per «La afero (tute) ne urĝas". Oni povus do konkludi, ke la parto "Proverboj/Parolturnoj" povus sekvontaeldone forfali. La uzonto de la «Praktika Bildvortaro de Esperanto" kun kontentiĝo trovos vortojn en la libreto, kiujn li vane serĉis en la dulingvaj vortaroj ĝis nun ekzistantaj. Mi nur menciu kelkajn: borplatformo (Bohrinsel), primuso (Spirituskocher), glacoviŝilo (Scheibemvischer [des Autos]), spektoterasoj (Zuschauertribŭne) kaj multaj aliaj vortoj de tiu speco. Oni devos certe atendadi ĝis la memkribra kaj mem-sindecida procedo de la lingvo (ĉiukaze: kiu ajn lingvo submetigas al tia procedo, ne nur Esperanto) akceptos aŭ denove elĵetos la jenajn vortojn, kiujn la aŭtoroj proponis: kardigano apud trikita jako (Striekjacke), hoverkrafto apud ŝvebŝipo (Schvvebeschiff, Luftkissenfahrzeug). Por la lasta oni do, prefere, uzu aerkusena veturilo (aŭ ŝipo). Interesaj estas la proponoj jenaj: Tĉemizo (T-Shirt), avioŝipo (Flugzeugtrager) anstataŭ la iom pezeca aviadilporta ŝipo ie-tie uzata, preterpasa koridoro (Uberholspur [auf Autobahnen]) kaj lantmova koridoro (Kriechspur). Fine estu dirate, ke la preso estas pura kaj klara kaj ke preseraroj ŝajne tute ne ekzistas.

Resume: Pli da tiuspecaj aŭtoroj, pli da tiuj leksikografiaj verkoj. 
— D-ro Erich Dieter Krause. Der Esperantist - Numero 107, Marto (1981)

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti