Biobutanolo (C4H10O) estas nomataj tiuj butanoloj, kiuj estas produktitaj per fermentado el biomaso, ekz. sukero, amelo, pajloligno. Se oni uzas celuloz-riĉajn bazmaterialojn kiel pajlo aŭ ligno, oni parolas pri celuloza butanolo.

La diversaj izomeroj de la butanolo (ekz. 1-butanolo kaj izobutanolo) povas esti uzeblaj kiel aldonaĵoj en fuel-miksaĵoj por la eksplodmotoroj, sed same la simpla butanolo. Butanolo havas pli grandan energian denson kompare al la etanolo kaj estas uzebla senmikse en la aŭtomobilaj motoroj.

La produkta metodo, proceso de biobrulaĵoj kiel tiu de biobutanolo estas dum evoluigo, sed oni ligas al tio grandajn esperojn. La nuna plej konata proceso produktas 1-butanolon, per bakterio Clostridium acetobutylicum.