Biskoto estas dufoje bakita, seka pano, kiu taŭgas por longa konservado.

Biskotoj
Nederlanda biskoto

Post la unua bakado de la pano, oni distranĉas ĝin kaj bakas la detranĉaĵojn ĝis ili estas sekaj kaj malmolaj.

Laŭ la Fundamento, la vorto biskvito havas la signifon, kiun nun havas biskoto, sed en praktika uzo, ĝia signifo ŝanĝis al dolĉa bakaĵo.

Nederlandanoj tre ŝatas (nederlandan) biskoton kun fragoj kaj eventuale kun batita kremo.

Estas kutimo en Nederlando, pro la naskiĝo de bebo, regali per biskoto kun musetoj (superŝutita per "musetoj" kiuj estas semoj de anizo kovritaj per blua sukero por knabo kaj rozkolora por knabino).

Vidu ankaŭ redakti