Bizanĉo

(Alidirektita el Bizaanĉo)

Bizanĉo (tuve: бызаанчы; ruse: Бизанчи) estas kvarkorda arĉa muzikilo kun vertikala kolo kaj sonkesto, uzata en tradicia muziko de Tuvio. Laŭ konstruo ĝi tre similas al ĉina sihuo kaj aliaj huĉjinoj. Sed plimulto de huĉjinoj havas du kordojn, kaj sihuo, kiu ankaŭ havas kvar kordojn, plej ofte havas metalan sonkeston. Sonkesto de bizaanĉo estas ligna, cilindrakuba en formo.

Bizaanĉo

Bizanĉo havas kvar kordojn en du paroj, intervalo inter paroj estas kvinono. La haroj de arĉo pasas inter kordoj en komplika maniero, dividigite en du partoj. Sur la pinton de kolo oni tradicie metas skulpturan figuron de ĉevala kapo, samkiel en igilo kaj morinĥuuro.

Ligoj redakti