Björn Ferm
Björn Ferm - naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1944 en Jönköping - estas sveda eksa internacie konkuranta sportisto. Li aparte specialiĝis pri moderna pentatlono, kombinaĵo de la kvin sportaj fakoj naĝo, pafado, rajdo, skermo kaj transkuro, kaj flanke ankaŭ konkuris en skermado. Interalie li en la somera Olimpiko 1968 en Meksik-Urbo individue akiris oran medalon. En 1968, lia pentatlona teamo finis je tria rango sed oni forprenis de ili la bronzan medalon post kiam unu membro malsukcesis drogoteston pri alkoholo.
Björn Ferm | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de aŭgusto 1944 (80-jaraĝa) en Jönköping |
Ŝtataneco | Svedio |
Okupo | |
Okupo | skermanto modernpentatlonisto pentatlonisto |
Björn Ferm krome gajnis du individuajn bronzajn medalojn ĉe mondĉampionecoj, en 1967 kaj 1969. Nacie li kolektis 12 titolojn kiuj inkludis unu en spada skermado kaj 11 en moderna pentatlono, kvin individuaj kaj ses kun teamo.