Witrivier
Blanka Rivero (afrikanse Witrivier, angle White River, svazie Emanzimhlope) estas malgranda komunumo en Provinco Mpumalanga, Sud-Afriko. Ĝi situas norde de Mbombela (Nelspruit). Ĝi ricevis sian nomon laŭ la proksima rivero Emanzimhlope.
Witrivier | |||
---|---|---|---|
urbeto • setlejo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 1240 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 25° 19′ S, 31° 1′ O (mapo)-25.31666666666731.016666666667Koordinatoj: 25° 19′ S, 31° 1′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 944 m [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo White River, Mpumalanga [+] | |||
Blanka Rivero estas centro de agrikultura regiono, kun milda klimato. Ĝi fondiĝis post la Bura milito kiel elarmeiga stacio por britaj soldatoj.
Demografio redakti
Laŭ la censo de 2001[1], Witrivier havis, en areo de 23,15 km², entute 8 211 loĝantojn en 2 833 loĝejoj. Sekse, 51,58% estis inaj kaj 48,42% estis viraj. Etne, la loĝantoj estis 68,68% blankuloj, 23,70% nigruloj, 5,42% miksrasuloj, kaj 2,19% hindaj/aziaj. Laŭlingve, la afrikansa estis la unua lingvo de 48,82%, la angla de 28,35%, la svazia de 11,36%, la conga de 3,67%, kaj la zulua de 2,45%.