Blanka gruo (Grus leucogeranus) estas unu el la plej malabundaj kaj endanĝerigitaj specioj de gruoj. Ĝi reproduktiĝas en Siberio (el tio ofte nomatas Siberia gruo) en tri loĝantaroj: unu orienta borde de rivero Kolima, kiu travintras en Ĉinio surborde de Lago Pojang, unu en valo de subrivero de Obo, kiu travintras en Barato en la natura rezervejo Bharatpur naturprotekta parko kaj kiu estas lime de tuta malapero (kelkaj individuoj), tri en nekonata areo norde de Rusio, kiu per egale nekonata vojo iras travintri en Irano surborde de Kaspia maro (ankaŭ ili tiom malkreskiĝis, ke nur restas 7-14 da ili...). Provoj de lanĉo en naturo gruojn el ovoj arte kovitaj esperocele, ke ili gvidate de la aliaj trovos la ĝustan migrovojon ĝis nun fiaskis.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blanka gruo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Gruedoj Gruidae
Genro: Gruoj Grus
Specio: G. leucogeranus
Grus leucogeranus
Pallas, 1773
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ili estas tute blankaj (krom flugilopintoj) kun antaŭa part de kapo kaj la beko (pli longa ol ĉe aliaj gruoj) ruĝaj. Ili multe vivas en marĉoj.

La blanka gruo (Grus leucogeranus) el la ordo de gruoformaj birdoj kaj familio de gruedoj generas en la tundra zono inter la riveroj Obo kaj Indigirka en la norda parto de iama Sovetunio. Ili travintras ĉe Pojang-lago de Ĝjangŝji-provinco, Ĉinio, en la nordokcidenta parto de Hindio kaj Irano. La birdo estas kovrita tutkorpe de blankaj plumoj, escepte de la nigraj primaraj flugplumoj. Okulfrapaj estas ĝiaj nudaj oranĝkoloraj frunto kaj antaŭa parto de la okuloj. Ĝi krias ne tiel sonore, kiel alispecaj gruoj. Ĝia kriado estas mallonga kaj malforta sed altfrekvenca kaj ritmohava, kaj ĝi estas rigardata kiel la plej belaspekta kaj plej gracia el la gruoj kun bela voĉo.

La blanka gruo manĝas ĉefe vegetajojn, kiel radikoj, burĝonoj kaj semoj de sovaĝa apio kaj lagaj herbaĉoj (Potamogeton distinctus). Ĝi estas timema sed sagaca. Surprizite, ĝi povas rapide forflugi antaŭ aliaj birdoj. La blankaj gruoj travintras ĉe Pojang-lago de la meza kaj lasta tagdekoj de oktobro ĝis februaro kaj marto de la sekvanta jaro kaj vivas en grupoj granda aŭ malgranda; kaj krome ili ofte aktivadas kune kun blanknukaj gruoj. Dum la travintrado ili neniam forlasas marĉon, kie kreskas akvaj plantoj. Ĉiutage ili serĉas manĝaĵojn inter la sunleviĝo kaj la 10-a horo kaj inter la 14-a kaj la vespera krepusko. Ili komeneas fekundiĝi de la lasta tagdeko de majo ĝís la unuaj tagoj de junio, kaj konstruas per velkintaj herboj simplan neston. Ĝenerale la gruino demetas du ovojn, kiuj pezas po 240 g. La gegruoj alterne kovas la ovojn, kaj la kovado daŭras 30-31 tagojn.

La blanka gruo estas rigardata kiel specio pereanta. Laŭ la statistiko de la Internacia Grua Fonduso, nun en la mondo estas nur 400 blankaj gruoj. En 1982 oni faris enketadon en iliaj travintraj lokoj kaj trovis ĉ. 140 blankajn gruojn en Pojanglago kaj ĉ. 80 en Hindio. Sed en la fino de 1983, ĉinaj ornitologoj trovis en Pojang-lago grandan amason da blankaj gruoj. Laŭ la statistiko farita en la 15-a de februaro, 1984, oni taksis, ke tie vivas 840 blankaj gruoj.

Flugo de espero redakti

Tre grave por birdidoj de blanka gruo estas lerni flugadon je foraj distancoj kaj migrajn vojojn. Foresto de tia lernado ege malaltigas ŝancojn transvivi por birdidoj breditaj en mallibero kaj poste liberigitaj en la naturon. Solvi tiun problemon sukcesis usonaj sciencistoj: ili decidis konduki birdidojn laŭ itinero de estonta migrado per motora deltaplano stirata de homo. Rezulte de speciala instruado gruidoj konsideras motoran deltaplanon kiel estron de birdaro kaj sekvas ĝin ĝis la loko de vintrumado, haltante por ripozo en speciale elektitaj konvenaj lokoj. Unuafoje tiajn flugojn por instruado de birdoj komencis fari Angelo d'Arrigo.

Eksteraj ligiloj redakti