Angelo d'Arrigo

itala aviadisto kaj ornitologo

Angelo d'Arrigo ([Anĝelo d'arrIgo]; la  3-an de aprilo 1961(nun 1961-04-03), Katanio, Sicilio, Italio — la 26-an de marto 2006, Comiso, Sicilio, Italio) estis itala aviadsportisto-novatoro, piloto-deltaplanisto, farinto de kelkaj mondaj rekordoj kaj ornitologo vaste konata pro siaj flugoj kun anaroj de migrobirdoj.

Angelo d'Arrigo

Flugo de espero
Persona informo
Naskiĝo 3-an de aprilo 1961 (1961-04-03)
en Katanio
Morto 26-an de marto 2006 (2006-03-26) (44-jaraĝa)
en Comiso
Lingvoj itala
Nacieco italo
Ŝtataneco Italio
Familio
Frat(in)o Giusy D'Arrigo
Okupo
Okupo ornitologo • piloto
Konata kiel aviadisto, ornitologo
vdr

Frua biografio redakti

Angelo d'Arrigo naskiĝis la  3-an de aprilo 1961(nun 1961-04-03) en la urgo Katanio. Li finis la Parizan sportan universitaton kaj dediĉis sian vivon al ekstremaj sportoj. Li okupiĝis pri rokogrimpado, instrukciis pri glisparaŝutado, deltaplanismo kaj skiado. Li kreskis en Parizo kaj poste translokiĝis al Sicilio, kie li estris fluglernejon kaj de kie li estis organizanta siajn flugajn ekspediciojn. Li plurfoje venkis en internaciaj konkuradoj pri flugado per ultramalpezaj motoraj aparatoj.

Fininte sportadon, li okupiĝis pri esplorado de konduto de migrobirdoj, flugante kune kun ili. Sian vivovojon li priskribis en sia libro[1].

Flugo de espero redakti

En 2001 Angelo d'Arrigo unuafoje en la historio de la deltaplanado traflugis Saharon kaj Mediteraneon kune kun migrantaj agloj. Tiu sperto allogis atenton de sciencistoj kaj d'Arrigo estis invitita en la projekton «Flugo de espero» organizitan fare de sciencistoj de Rusio (Tutrusia esplora instituto pri naturprotekto, Biosfera rezervejo de Okao) kaj Usono (Internacia fondaĵo por protekto de gruoj). La celo estis enmeto en sovaĝan naturon de breditaj en mallibero birdidoj de blanka gruo, rara specio sub minaco de malapero. D'Arrigo sur sia deltaplano kondukis laŭ planita itinero anaron de gruidoj. La flugo okazis somere de 2002 en Tjumena provinco de Rusio[1][2][3].

Ekspedicioj al Himalajo kaj Andoj redakti

La 24-an de majo 2004 d'Arrigo traflugis super Ĉomolungmo, ĉe alteco je 9000 metroj. Unuafoje homo leviĝis per deltaplano super la plej alta monto de la mondo. Same en Himalajo li liberigis al sovaĝa naturo aglidon. En decembro 2005januaro 2006 d'Arrigo ekspediciis al Andoj. Li longe trejniĝis en Sicilio kune kun kreskigataj de li birdidoj de kondoro, kiujn li nomis Inca kaj Maya, kaj ellaboris specialan tipon de deltaplano kiu imitis flugilon de kondoro. La 31-an de decembro 2005 li traflugis super la monto Akonkagvo. Dum la flugo li praktikis spirmetodon de jogistoj kiun li elprovis dum trejnado en medicina centro de la Itala Aerarmeo. La 6-an de januaro 2006 li faris flugon super la vulkano Tupungato. La flugo okazis ĉe alteco je 9100 metroj, tiel estis farita nova monda rekordo[1].

D'Arrigo planis traflugi super la Monto Vinson en Antarkto kaj liberigi siajn kondorojn al sovaĝejo en Peruo, sed tio jam ne povis okazi.

Pereo redakti

La 26-an de marto 2006 dum aera spektaklo en aerarmea bazejo en Comiso (Italio) li flugis kiel pasaĝero per duloka malpezmotora aeroplano 3I Sky Arrow kiun stiris lia amiko, eksa piloto de F-104, emerita generalo Giulio De Marchis. Je 11:30 la aeroplano falis disde alteco de 200 metroj sur olivan arbareton, ambaŭ pilotoj pereis tuj[4][5]. Restis lia familio: la edzino Laura Mancuso, du filoj kaj filino.

Atingoj redakti

Internaciaj konkursoj pri flugoj per ultramalpezaj motoraj aparatoj redakti

  • 1 loko, Ralio de Maroko, Marakeŝo, 1990
  • 1 loko, Ralio de Faraonoj, Kairo, 1990
  • 1 loko, Ĉampionkonkurso de Francio, FAI, Parizo, 1990
  • 1 loko, Ralio tra Sovetunio, Kievo, 1990
  • 1 loko, Internaciaj konkuradoj, FAI, Bassano, 1990
  • 2 loko, Monda ĉampionkonkurso, FAI, Budapeŝto, 1990
  • 1 loko, Monda Pokalo, 1990
  • 1 loko, Ĉampionkonkurso de Francio, FAI, Parizo, 1991
  • 2 loko, Ĉampionkonkurso de Eŭropo, FAI, Dunakeszi, 1991
  • 2 loko, Internacia konkurso de Bassano, FAI, Bassano, 1992
  • 1 loko, Monda antaŭĉampionkonkurso pri hidroplanoj, Gvadelupo, 1992

Mondaj atingoj redakti

  • 1991 — Unuopa transflugo tra Saharo per motora deltaplano, Kairo — Kazablanko, 1200 km
  • 1991 — Unuopa transflugo super Mediteraneo per motora deltaplano, Katanio — Kairo, 1830 km
  • 2001 — Unuopa transflugo tra Saharo en libera flugo, 615 km
  • 2001 — Transflugo super Mediteraneo en libera flugo, 170 km
  • 2004 — Transflugo tra Siberio en libera flugo, 5300 km
  • 2004 — Transflugo super Ĉomolungmo en libera flugo

Mondaj rekordoj redakti

  • 1991 — Monda rekordo en senhalta itinera flugo per motora deltaplano, 1830 km
  • 1994 — Monda rekordo de supreniro per deltaplano por surakviĝo, 6500 m
  • 1995 — Monda rekordo de supreniro per motora deltaplano, 9100 m
  • 2000 — Monda rekordo en libera flugo super Etna, 6480 m
  • 2004 — Monda rekordo de supreniro en libera flugo super la areo ĉirkaŭ Ĵuraso, 7010 m
  • 2004 — Monda rekordo de supreniro en trenata flugo super Terminillo (itale: Monte Terminillo), 7814 m

Premioj redakti

  • Premio «Saint-Exupéry», Francio, 1992
  • Internacia premio «Fair Play Mecenate», Areco, 2002
  • Premio Faber «Testimoni dello Spazio», Romo, 2002
  • Premio de Fausto Copi «Bici d’Oro», Novi Ligure, 2003
  • Internacia premio pro protekto de la ĉirkaŭa medio «Luigiano d’Oro», Terme Luigiane, 2003
  • Premio «Ara di Glove», Pedara, 2004
  • Internacia premio «Centauro d’Argentino», Belpasso, 2004
  • Premio «Arte in Volo», Brindizio, 2004
  • Explorer National Award, Usono, 2005

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 d'Arrigo 2008.
  2. Постельных, Кирилл Алексеевич. Aнжело д’Арриго и полёты с журавлями «Полёт надежды» (ruse). Энциклопедия владельца птицы. Alirita 2021-03-02.
  3. Итальянский дельтапланерист поведет на зимовку стаю российских журавлей. NEWSru.com (2002-07-23). Alirita 2021-03-02.
  4. Гибель Анжело д'Арриго (ruse) (2006-03-27). Alirita 2012-04-22.
  5. Human Condor Angelo D'Arrigo killed in plane crash (angle) (2006-03-28). Alirita 2021-03-02.

Literaturo redakti

  • (ru) Анджело д'Арриго, Вслед за орлами. Как я учился жить в воздухе, М., Гималайя,‎ , 350 p.. 2000 kopioj. (ISBN 978-5-904253-01-1)
  • (de) Angelo d'Arrigo, Das Geheimnis der Adler. Wie ich lernte, die Lüfte zu beherrschen, München, Malik,‎ , 368 p. (ISBN 3-89029-296-8)

Eksteraj ligiloj redakti