Deltaplano

senmotora flugaparato pli peza ol aero

Deltaplano (de δέλτα [delta] — nomo de la greka litero Δ kaj la latina planum — plata loko, ebeno, tra la franca deltaplane) estas senmotora flugaparato pli peza ol aero, senvosta aviadilo kun sagforma flugilo, direktata per relokigo de masocentro per relokiĝo de piloto relative al la punkto de suspensio.

Deltaplano

HistorioRedakti

 
Eksperimenta aparato Paresev (angle: NASA Paresev)

La unuaj prototipoj de deltaplanoj, ekvilibraj glisiloj, estis testitaj fare de la germana aviada pioniro Otto Lilienthal.

Ĉe la ekiĝo de kosmaj esploroj estiĝis problemo de malsupreniro de kosmoveturiloj. En Usono konsiderataj estis du manieroj: stirata malsupreniro kaj surakviĝo de malsuprenigata aparato en oceano (tri kvaronoj de la tera surfaco). Francis Rogallo (angle: Francis Rogallo) ellaboris flugilon, kiu estis teksaĵa kovrilo sur tubforma karkaso, facile kunmetata kaj faldata en kompaktan pakon, oni nomis ĝin «flugilo de Rogallo». Dum la komenca etapo de la kosmaj esploroj (la programoj «Gemini» kaj «Apollo») elektita estis sufiĉe bone esplorita paraŝuto kaj nur en la sekva etapo oni efektivigis la ideon de stirata malsupreniro (la programo «Space Shuttle»).

Pasinta flugan testadon «flugilo de Rogallo» estis elprovita kiel simplega flugaparato por malsupreniro disde malgrandaj altecoj, kio finfine venigis aperon de deltaplana sporto (ĝi estas oficiale agnoskita de FAI en 1974). Dum tiu etapo taksataj estis daŭro kaj distanco de flugo kaj precizeco de surteriĝo laŭ paraŝutaj reguloj — la unua tuŝo. Tre baldaŭ daŭro de flugo iĝis mezurata per diurnoj, distanco de flugo en centoj da kilometroj, kaj precizeco de surteriĝo iĝis absoluta — pilotoj estis tuŝantaj celon, flugante super ĝi, kaj surteriĝantaj en surteriĝrondo (dekoj da metroj). Oni devis ŝanĝi regulojn de konkurado: ekzercoj iĝis rapidecaj (trairado de itinero dum minimuma tempo), kaj precizeco de surteriĝo iĝis taksata per maksimuma distanco de antaŭhalta kuro.

En Sovetunio liberaj (ne trenataj) flugoj per deltaplanoj komenciĝis ekde 1972, kaj en 1976 en urbotipa loĝloko Slavsko (ankaŭ literumata kiel Slavske, en Lviva provinco), sur la monto Trostjan (ukraine: Тростян), okazis la unua tutsovetia ĵamboreo de deltaplanistoj, kiun partoprenis 25 sportistoj el dekunu urboj de Rusio, Ukrainio kaj Latvio[1].

La nomo «deltaplano» estis donita pro simileco de deltaplana flugilo al la greka litero Delta.

KonstruoRedakti

Deltaplano estas fiksitflugila flugaparato konsistanta el tri duraluminiaj tuboj juntitaj en la fronta punkto kaj havantaj en la horizontala ebeno formon de ventumilo, kun angulo inter la tuboj je 90—140 gradoj. Inter la tuboj estas streĉita tolo el malpeza sed densa kaj firma sintezita teksaĵo. La du flankaj tuboj kaj la ariera rando de la tolo formas supravide preskaŭ triangulon. Por konservo de formo la tri bazaj tuboj estas fiksataj per akcesoraj tubetoj kaj ŝtalaj ŝnuretoj. Piloto en speciala paraŝutsimila suspensio estas suspensiita per ŝnuro ĉe la centra tubo certaloke, proksime al la masocentro de la aparato. La piloto tenas sin per la manoj ĉe la trapezforma konstruaĵo el aliaj tri tuboj, kiu frontvide estas plej ofte triangulo horizontalbaza, fiksata en la spaco per ŝtalaj ŝnuretoj diametre je kelkaj milimetroj.

Flugon direktas la piloto translokigante sian korpon relative al la punkto de suspensio. Alteriĝo okazas sur la piedojn de la piloto.

Rapideco de la nuntempaj deltaplanoj estas ekde 28 ĝis 100—130 km/h. Aerodinamika efikeco de la nuntempaj deltaplanoj estas ĝis 17 unuoj. Spertaj deltaplanistoj povas resti en aero dum pluraj horoj traflugante centojn da kilometroj. Tamen por tio oni bezonas esti bone trejnita, ĉar stirado de deltaplano postulas ege pliajn fizikajn fortostreĉojn ol stirado de ŝveba aerglitilo (ruse: планёр).

La baza avantaĝo de deltaplano estas konstrusimpleco kombinita kun sufiĉa rigideco, eltenanta ŝarĝojn ekde −3G ĝis +6G. Danke al tio deltaplano estas malpli kosta ol aerglitilo kaj pli kompakta — por ĝia transveturigo sufiĉas aŭtomobilo. Por plene faldita deltaplano sufiĉas tego longece je 2 m kaj diametre je 30—40 cm, sed plejmulto preferas dismunti aparaton nur parte, en ne malpli ol sesmetran pakon, por poste munti ĝin pli rapide. Nuntempa deltaplano pezas averaĝe 30—33 kg, tamen diversaj specifaj modeloj pezas ekde 20 ĝis 50 kg.

Pro specialaĵoj de aerodinamika kompono fruaj modeloj de deltaplanoj estis perdantaj stireblecon dum rapidega plonĝado (tiel nomata flirta plonĝado). Tamen en ĉiuj modernaj aparatoj tiu problemo estas solvita. Ne tre altaj flugrapidecoj (kompareblaj al rapidecoj de aerfluoj) ne allasas ekspluati deltaplanojn en malfacilaj veterkondiĉoj (vento super 15 m/s, forta turbulento). Uzo de suprenirantaj aerfluoj estas precipa maniero de altiĝo dum deltaplana libera flugo.

Manieroj de trenadoRedakti

Disde deklivo deltaplanisto povas starti de-sur siaj piedoj. Sur ebeno por levo oni povas apliki specialan vinĉon. Estas uzata ankaŭ trenado per aeroplano aŭ alia aerodino. Kaze de levo per vinĉo aŭ aerodino starto plej ofte okazas disde starta ĉareto.

Motora deltaplanoRedakti

Deltaplano povas esti ekipita per motoro. Krome produktataj estas specialaj plifortigitaj deltaplanaj flugiloj, kiuj estas juntataj al masto de speciala rada ĉareto, ĉe kiu muntitaj estas sidlokoj por piloto kaj pasaĝero kaj motoro.

Alitipaj deltaplanoj estas ekipitaj nur per malgranda motoro potence je kelkaj ĉevalpovoj (ofte estas uzata motoro de benzina motorsegilo), starto kaj surteriĝo estas farataj precipe per piedoj. Tiaj flugaparatoj estas nomataj en la slango de sportistoj «balailo». Ili ne estas larĝe disvastigitaj.

Aliaj similtipaj aerodinoj havas similforman flugilon kaj ĉareton kun motoro.

Vidu ankaŭRedakti

DeltaplanistojRedakti

ReferencojRedakti

  1. Ю.С.Капинос (2009-12-03). Как все начиналось. Дельтапланерный спорт. (ruse). Arkivita el la originalo je 2012-02-12. Alirita 2010-09-19.