Blanka rojo (dekstra alfluanto de Svratka)
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bílý potok |
Blanka rojo (ĉeĥe: Bílý potok) estas rojo en distriktoj Žďár nad Sázavou kaj distrikto Brno-provinco en Moravio en Ĉeĥio. Tio estas dekstraflanka alfluanto de rivero Svratka. Ĝi estas 33,9 km longa, akvokolekta areo havas areon 114,0 km².[1]
Blanka rojo | |
ĉeĥe: Bílý potok | |
rivero | |
Blanka rojo en Veverská Bítýška
| |
Oficiala nomo: Bílý potok | |
Lando | ![]() |
---|---|
Regiono | Sudmoravia regiono |
Distriktoj | Distrikto Brno-provinco, Žďár nad Sázavou |
Montaro | Křižanova montetaro |
Konata loko | Valo de Blanka rojo |
Akvejo | 4
|
Fontrivero | norde de Skřinářov |
- alteco | 605 m |
- koordinatoj | 49° 22′ 04″ N 16° 10′ 15″ O / 49.36778 °N, 16.17083 °O (mapo) |
Enfluejo | en Svratka |
- situo | Veverská Bítýška |
- alteco | 235 m |
- koordinatoj | 49° 16′ 40″ N 16° 26′ 17″ O / 49.27778 °N, 16.43806 °O (mapo) |
Suma longo | 33,9 km (21 mi) |
Suma akvokolektejo | 114 km² (11 400 ha) |
Trafluo | |
- mezproksima | 0,29 m³/s |
Sulko | Boskovica sulko |
Hidrologia vico | 4-15-01-010 |
Situo de enfluejo enkadre de Ĉeĥio
| |
![]() | |
Paso de la fluo
redaktiLa rojo fontas 2 km norde de Skřinářov kaj en supermara alteco 605 m, ĝi trafluas tra fiŝlagoj en regiono Vlkov kaj Osová kaj ĉe municipo Křoví ĝi kuniĝas kun rojo Bítýška. De la kunfluejo la fluo estas nomata "Bílý potok" (Blanka rojo), iam estas uzata ankaŭ nomo "Bítýška", kiel ekz. sur mapoj el la jaroj 1967 kaj 1977.[2]
Ekde la kunfluejo Blanka rojo fluas en profunda valo, kiu estas de muelejo Spálený inter Přibyslavice kaj Svatoslav tra domaro Šmelcovna ĝis Veverská Bítýška proklamita kiel naturparko Valo de Blanka rojo. En Veverská Bítýška ĝi enfluas de dekstre ĝis Svratka en supermara alteco 235 m.
Uzo
redaktiLa tuta valo de Blanka rojo estas ŝatata loko de refreŝigado. Tra la valo kondukas biciklovojo, kiu ligas al apuda digolago de Brno, naturparko Podkomoraj arbaroj kaj Muflona ĉasrezervejo de Moravské Knínice.
Muelejoj
redakti- Muelejo de Jaroš – Veverská Bítýška, distrikto Brno-provinco
Referencoj
redakti- ↑ Hydrologický seznam podrobného členění povodí vodních toků ČR. Arkivita el la originalo je 2013-10-05. Alirita 2016-08-29.
- ↑ Povídání | Povíhádky z Bílé a Černé vody. Alirita 2020-10-28.