Blankagorĝa pipilo

La Blankagorĝa pipilo (Pipilo albicollis) estas specio de birdoj de la familio de Emberizedoj kaj amerika genro de Pipiloj, kiu enhavas pliajn 7 aŭ 8 speciojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankagorĝa pipilo
Blankagorĝa pipilo
Blankagorĝa pipilo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Pipilo
Specio: P. albicollis'
Pipilo albicollis
(Sclater, 1858)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas endemia de Meksiko. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj kaj sekaj altaltitudaj arbustaroj. Ĝi loĝas en altaj teroj de seka klimato apartenantaj al la Miksteka Montaro (subŝtatoj de Oaxaca kaj Puebla), ĝis la Centraj Valoj de Oaxaca. Eblas trovi ĝin ankaŭ foje en la subŝtato de Guerrero.

Ĝi estas ĉirkaŭ 19 cm longa. La plumaro estas malhelbruna kaj kiel karaktera distingilo ĝi havas specifan gorĝobildon: nome blanka makulo iom bordita sube je nigro, kaj supre per pli larĝa helbruna strizono kiu etendas iomete ambauflanke kiel preskaŭ kolumo. La blanka marko nomigas la specion laŭ la komuna nomo kaj ankaŭ la latina scienca nomo kie albicollis estas kunmetaĵo de du radikoj signife respektive “blanka” kaj “kolo”. Ne estas rimarkinda diferenco inter krono kaj resto de la kapo. Krome ĝi estas simila al la Kanjona pipilo (Pipilo fuscus), kaj foje ĝi estis katalogita kiel parto de tiu specio.

Ĝi kutime manĝas inter la surgrunda foliaro kaj kreskaĵaro kaj inter arbustoj.

Referencoj redakti