Blankevestitaj Damoj

La Blankevestitaj Damoj hispane Damas de Blanco estas kuba civila movado kiu kunigas edzinojn, fratinojn kaj aliajn parencojn de kubaj malliberigitoj, ĝenerale konsiderataj kiel politikaj malliberigitoj, eĉ se la kuba registaro kaj siaj simpatiantoj konsideras ilin nur komunaj malliberigitoj. Laŭ movadoj kaj organizoj kiuj apogas ilin, la Blankevestitaj Damoj denuncas la ekzistadon de demokratiaj aktivistoj en malliberejo pro la sola afero esti disidentoj de la diktaturo de Fidel Castro; male, la kritikantoj asertas ke ili estas nur "politika ilo de la usona imperiismo" kaj ke la malliberigitoj troviĝas en mallibero pro "spionado kaj pruvitaj konektoj al la CIA post jurprocezo".

Blankevestitaj Damoj
socia grupo
Komenco 2003 vd
Lando(j) Kubo vd
Fondinto(j) Laura Pollán vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Alejandrina García de la Riva, Damo de Blanko, la edzino de politika malliberigito
Berta Soler, Damo de Blanko, la edzino de politika malliberigito

La Blankevestitaj Damoj koncentriĝas defende de la rajtoj de la politikaj malliberigitoj en la insulo, blanke vestitaj kaj portante portretojn de siaj familianoj malliberigitaj, simile al la Patrinoj de Placo de Majo en Argentino. Ili ĉeestas meson antaŭ la marŝado. Inter la membroj troviĝas Laura Pollán Toledo, Berta Soler, Dolia Leal Francisco, Julia Núñez, Alejandrina García de la Riva, Gloria Amaya González, Milka María Peña, Melba Santana Ariz, Clara Lourdes Prieto, Yolanda Vera Nerey kaj Gisela Sánchez Verdecia.

La movado naskiĝis en 2003, post la tiel nomata Nigra printempo en Kubo. Ĝi arigas la patrinojn kaj edzinojn (i.a.) de 75 personoj, inter ili kelkaj konataj figuroj en la kuba diasporo, kiu en marto tiujare estis kondamnitaj je 28 jaroj en karcero pro "atenco kontraŭ la ŝtato" kaj "subfosado de la principoj de la Revolucio", inter aliaj juraj akuzaĵoj. La grupo ricevis kaj apogon kaj kritikon internaciskale. La 29-an de marto 2010 celebriĝis manifestacioj apoge al la Blankevestitaj Damoj en la urboj Los-Anĝeleso, Nov-Jorko, Miamio kaj Madrido, ĉefgvidataj de kubanoj kiaj Andy García, Gloria Estefan kaj Luis Posada Carriles.

Distingaĵoj kaj agnoskaĵoj redakti

En aprilo 2004, la Eŭropa Parlamento aprobis rezolucion apoge al la politikaj malliberigitoj, petante ilian liberigon kaj deklarante ke ilia malliberigo "vundas la plej elementajn homajn rajtojn, speciale la liberesprimon kaj la politikan asociiĝon". La teksto postulas al la kuba registaro "konsideridajn signojn en la ŝanĝo por la plena respekto al la fundamentaj liberecoj". La Konsilio de Ministroj de la Eŭropa Unio ankaŭ realigis publikan deklaron difinante la kubajn agojn kiel "bedaŭrinda".

La movado ricevis la premion Saĥarov donita de la Eŭropa Parlamento en 2005 distingante la laboron en la areo pri la Homaj Rajtoj, kvankam ili ne povis ĉeesti la ceremonion pro la malpermeso de la kuba registaro ke iu reprezentanto povu ricevi ĝin. En februaro 2006 la Eŭropa Parlamento aprobis rezolucion apoge al la Blankevestitaj Damoj. Ili ankaŭ ricevis la premion Libereco Pedro Luis Boitel 2005. En oktobro 2006 ili ricevis la premion de Human Rights First, NRO sideje en Nov-Jorko.

Kritikoj redakti

La Blankevestitaj Damoj estas la ofta fokuso de kritikoj flanke de la kuba registaro, kiuj konsideras ilin salajritoj de la Oficejo de Usonaj Interesoj en Havano. Ili ricevis plurajn atakojn dum iliaj marŝadoj de la porregistaraj asocioj, kie la Federacio de Kubaj Virinoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti