Blankkrona kolombo

La Blankkrona kolombo (Patagioenas leucocephala, iama Columba leucocephala; vidu Johnson et al., 2001) estas mezgranda birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas kolombojn kaj turtojn ene de la genro de Amerikaj kolomboj nome Patagioenas.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankkrona kolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Patagioenas
Specio: P. leucocephala
Patagioenas leucocephala
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Sinonimoj

Columba leucocephala Linnaeus, 1758

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu specio estas loĝanta birdo kaj reproduktanta ĉefe ĉe insuloj de Karibo nome Bahamoj, Kubo, Jamajko and Antigvo. Ĝi reproduktiĝas en malaltaj nombroj ĉe insuloj Hispaniolo, Puerto-Riko, Britaj Virgulininsuloj, Kajmanoj, Angilo kaj aliaj insuloj de la maro Karibo. Ĝi reproduktiĝas ankaŭ laŭlonge de la kariba marbordo de Centra Ameriko. En Usono ĝi troviĝas nur ĉe Floridaj rifoj kaj la suda pinto de Florido.

Ĝi estas 29 cm longa, havas enverguron de 48 cm kaj pezas 150 g. Plenkreskulo estas malhelgriza, kun verdaj kaj blankaj strioj en nuko kaj brilan blankan kronon (de kie venas la nomoj kaj esperante kaj science) en kapo ĝis subokulo ĉar ĝi havas ankaŭ blankan okulringon (ĉirkaŭ unua flava okulringo), krom ruĝa beko kun hela pintoduono. Junuloj estas malpli malhelgrizaj, malhavas la nukan bildon aŭ blankan irizon kaj montras nur kelkajn helajn plumojn en la krono.

La voĉo estas kverado kiel de Plorturto, tio estas serio de alvokoj vu pop vuuu; tiu ĉi specio estas membro de klado de la genro Patagioenas kiu varias multe laŭ aspekto, sed unuiĝas pro la trioblaj kus (escepte ĉe la Skvama kolombo) (Johnson et al. 2001, Mahler & Tubaro 2001). La ĉefa minaco al tiu specio estas troa ĉasado. En Florido ĉefa kialo de mortiĝo estas memfrapado kontraŭ artefaritaj objektoj.

John James Audubon faris faman pentraĵon de Blankkrona kolombo.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti