Emblemo de Taĝikio

ŝtata emblemo
(Alidirektita el Blazono de Taĝikio)

La blazono aŭ pli formale ŝtata emblemo de Taĝikio estas modifita versio de la origina emblemo de la Taĝika Soveta Socialisma Respubliko kiu uziĝis ĝis la malfondo de Sovetunio en 1991. Kiel aliaj post-sovetuniaj respublikoj kies simboloj estis de post la Oktobra Revolucio, la nuna emblemo retenas iujn elementojn de la sovetunia variaĵo. Antaŭ 1992, Taĝikio havis emblemon similan al tiuj de ĉiuj aliaj sovetiaj respublikoj.

Emblemo de Taĝikio
La ŝtata emblemo de Taĝikio
La ŝtata emblemo de Taĝikio
Uzata ekde: 1993
vdr

La krono en la centro de la emblemo estas la sama kiel la nacia flago, kaj rilatas al la persa vorto "taĝ", kun la signifo "krono", de kiu la nomo de la taĝikoj laŭ unu el pluraj interpretoj eble estas derivita. La bazo de la emblemo bildigas libron kaj la montaron Pamiro. La emblemo flankiĝas per kotono unuflanke kaj tritiko aliaflanke, envolvitaj en rubanton de la naciaj koloroj ruĝo, blanko kaj verdo.

La unua emblemo de sendependa Taĝikio en 1992-1993 estis ŝanĝita de la registaro de Emomali Rahmonov, kiu enpotenciĝis fine de 1992. La efemera emblemo havis frapan similecon al la persa leono kaj suno uzita de Irano antaŭ la revolucio de 1979.

Antaŭ la Oktobra Revolucio, la teritorio de Turkestano kadre de la Rusia Imperio inter la Kaspia Maro kaj Ĉinio, al kiu apartenis Taĝikio, uzis simbolon de nigra unukornulo sur ora ŝildo. Taĝikio mem tiutempe ne havis simbolon.