Blazono de Vatikano

La ŝtata blazono de la Vatikano respektive de la Vatikanurbo kun ties flago apartenas al la oficialaj simboloj de tiu eŭropa landeto. La blazono oficiale ekvalidis la 7-an de julio 1929, estis adoptita la 7-an de junio 1929, en la jaro kiam Pio la 11-a subskribis la Lateranajn Traktatojn kun Italio, kreante novan sendependan ŝtaton regitan de la Sankta Kurio. Antaŭe la personaj blazonoj de la unuopaj papoj dum la tempo de ties regado estis la ŝtata blazono.

Blazono de Vatikano
Uzata ekde: la 7-a de julio 1929
vdr
la blazono aŭ emblemo de la “Sankta Seĝo

La blazono de la ŝtata teritorio Vatikanurbo diferenciĝas ne nur de la personaj blazonoj de la unuopaj papoj, sed ankaŭ de la subjekto de internacia juro nomata “Sankta Seĝo” aŭ “Apostola Seĝo”, la politika unuo reprezentata per la papo, daŭrigo de la Papa Ŝtato aŭ Eklezia Ŝtato malaperinta en 1870: kaj la blazono de Vatikanurbo kaj de la “Sankta Seĝo” aŭ “Apostola Seĝo” bildigas la du “ŝlosilojn de Sankta Petro” sub papa tiaro, tamen la blazono de Vatikanurbo sur ruĝa blazonŝildo kaj la blazono aŭ emblemo de la “Sankta Seĝo” tute sen ajna fono. Kaj varias ne nur la fakto ke en unu blazono la arĝenta ŝlosilo estas maldekstre kaj la ora dekstre, en la alia blazono male, sed ankaŭ ke ili en malsamaj manieroj ligiĝas per ruĝa ŝnuro, kaj ankaŭ krome diferencas laŭ pluraj desegnaj detaloj.