Blokakordoj estas elnotitaj akordoj aŭ voĉoj ene de okto sub la melodio, por konstrui kvarvoĉan harmoniigitan melodion. La ludado de blokakordoj sur la piano ankaŭ nomiĝas ligitmana ludo, ĉar dekstra kaj maldekstra mano dividas inter si la unuopan akordon, kiu je tio ofte havas pli ol kvar voĉojn, kaj kondukas ĝin paralele en la saman direkton. Blokakordojn kun okte duobligita melodio oni uzas por subteni svingajn melodiliniojn, tiel ke ĉi tiuj povas kontrasti kun la ritma fono. Kiel evoluinto de la blokakorda ludmaniero validas pianisto Milt Buckner. Frua majstro de ĉi tiu tekniko estis pianisto George Shearing, kiu donis al ĝi sian nomon: „Shearing Voicings“.

Blokakordoj ofte troviĝas en la ludo de Oscar Peterson, Count Basie, Duke Ellington, Red Garland kaj Lennie Tristano.

Metodo redakti

  • Ĝenerala blokakordo. Oni ludas ĝin tiel kiel priskribite supre.
  • Duobligita melodio kun aldona kvina voĉo, kiu estas la melodio duobligita je okto pli malalta
  • Oktigo malsupren de la dua voĉo (fakte ne plu blokakordo), la dua voĉo, nombrata ekde la supra, estas ludata okton pli malalta. Tio rezultigas esence pli klaran sonon, ĉar altaj disonancoj forfalas.

Se la melodinoto jam estas akorda tono de la baza akordo, oni uzas por la restaj tri voĉo ankaŭ tonojn proprajn de la akordo.

La tekniko taŭgas por diatonaj (nekromataj) melodioj kaj uzas diminuitajn akordojn por akordfremdaj tonoj de la melodio. Se oni interpretas la melodinoton kiel traira tono, oni formas la harmonion per diminuita aŭ kromate forŝovata akordo. Antaŭ ol oni formas la harmoniojn, oni povas kompletigi trisonojn al sesta akordo, kiu tamen ne estas fiksa regulo.

Principe oni povas harmoniigi la tutan diatonan gamon per sestakordoj. Por la simpla baza principo oni pliampleksigas simplan trisonon al sestakordo, tiam oni havas jam kvar akordotonojn de la gamo. Oni povas preni anstataŭ la simplaj akordoj pli komplikajn, ekz. maj7, maj7 add 9 ktp.La diminuitaj akordoj transprenas la funkcion de dominanto; havas do funkciharmonie la sinsekvon de la akordŝtupoj|I - V - I - V - I ... Pro tio oni ankaŭ povas uzi por tio ankaŭ alteraciitajn dominantojn kaj eĉ minorakordojn de la dua ŝtupo, ĝis oni ricevas la harmonian sinsekvon bIII - II - V - I. La akordo bIII – diminuita aŭ ne – anstataŭas je tio la akordon de la sesa ŝtupo (VI). Tiam oni ekhavas kadencon de la ŝtupoj VI - II - V - I. Tio tamen jam estas pliampleksigo de la supre priskribita tekniko.

Alia pianisto fama por sia blokakordoj estis Red Garland, kiu uzis sep- ĝis okvoĉajn blokakordojn, ritme kunfrapante certan akordon en la maldekstra mano (malaltajn tonojn), dum kiam li duobligis en la dekstra mano la melodion al okto; ofte li enmetis interen ankoraŭ unu ĝi du aliajn notojn. Tio ne estas virtuoza variaĵo, ĝi tamen povas soni bele. Je sonregistraĵoj de la kvinopo de Miles Davis ekzistas kelkaj belaj ekzemploj por tio.

Eĉ por junaj ĵazpianistoj (ekz. Geoff Keezer) nuntempe apartenas al la normo, paralele harmoniigi la melodion akorde. Je tio oni povas ankaŭ teni distancon inter la malalta kaj la alta akordo de unu aŭ pli oktoj.

Eksteraj ligiloj redakti