Blood Diamond
Blood Diamond (Sangodiamanto) estas german-usona politika milit-intriga filmo de 2006 kun-produktorita kaj reĝisorita de Edward Zwick, en kiu stelulis Leonardo DiCaprio, Jennifer Connelly kaj Djimon Hounsou en la ĉefaj roloj, dum ankaŭ la barata televida aktoro Gaurav Chopra stelulas en mallonga rolo. La titolo referencas al sangodiamanto, kiuj estas diamantoj elminejitaj en militareoj kaj venditaj por financi armitajn konfliktojn, kaj tiele profitaj el militsenjoroj kaj diamantaj kompanioj tra la tuta mondo.
Blood Diamond | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Blood Diamond |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 8 dec. 2006, 25 jan. 2007 |
Ĝenro | filma dramo, milita filmo, agfilmo, aventura filmo, suspensa filmo |
Kameraado | Eduardo Serra |
Reĝisoro(j) | Edward Zwick |
Produktisto(j) | Marshall Herskovitz • Graham King • Edward Zwick |
Scenaro | Charles Leavitt |
Filmita en | Sud-Afriko |
Loko de rakonto | Sud-Afriko • Liberio |
Muziko de | James Newton Howard |
Rolantoj | Leonardo DiCaprio • Jennifer Connelly • Djimon Hounsou • Arnold Vosloo • Michael Sheen • Ato Essandoh • David Harewood • Jimi Mistry • Marius Weyers • Ntare Mwine • Stephen Collins • Winston Ntshona • Basil Wallace • Gaurav Chopra • Kagiso Kuypers • Clare Holman • Sam Elliott |
Produktinta firmao | Warner Bros. Bedford Falls Productions Virtual Studios Warner Bros. Pictures |
Honorigoj | National Board of Review: Top Ten Films |
IMDb | |
La agado okazas dum la Sieraleona Enlanda Milito en 1991–2002, kaj la filmo priskribas landon terurigitan pro la lukto inter registaraj fideluloj kaj insurekciuloj. Ĝi montras ankaŭ multajn el la teruraĵoj de tiu milito, kiel la amputo fare de ribeluloj de manoj de personoj por malkuraĝigi ilin el voĉdonado en venontaj balotadoj.
La fino de la filmo, en kiu okazas konferenco pri la sangodiamantoj, referencas al historia kunsido kiu reale okazis en Kimberley, Sudafriko, en 2000. Ĝi kondukis al la disvolvigo de la Atestilskemo de Kimberley, kiu klopodis atesti la originon de krutaj diamantoj por bremsi la komercon de konfliktaj diamantoj, sed ekde tiam ĝi estis ĝenerale abandonita kiel neefika.
La filmo ricevis miksajn sed ĝenerale favorajn rezencojn, kun laŭdoj direktitaj ĉefe al la ludadoj fare de DiCaprio kaj Hounsou; Ili estis nomumitaj por Oskar-premioj por la plej Bonkvalita Aktoro kaj por la plej Bonkvalita Duaranga Aktoro, respektive.