Blubrusta blua muŝkaptulo
La Blubrusta blua muŝkaptulo (Cyornis herioti) estas birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj de la genro Cyornis aŭ de Bluaj muŝkaptuloj kiu laŭnome enhavas speciojn de tre bluaj maskloj ĉefe en la supraj partoj kun brunaj inoj.
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Blubrusta blua muŝkaptulo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Cyornis herioti (Ramsay, 1886) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Ĝi estas endemia de Filipinoj kaj pli orienta ol la plej proksima parenco la Hajnana blua muŝkaptulo kun pli ampleksa teritorio ĉe Hajnano kaj Hindoĉinio. La natura habitato de tiu specio estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj.
La masklo de tiu specio estas blua supre kun helbrila nuanco en frunto kaj ŝultroj, dum la vosto estas blua borde kaj malhelbruna interne; ankaŭ la flugiloj estas malhelbrunecaj. La vizaĝo ĉirkaŭ la okulo ĝis la beko kaj la flugilbordoj estas nigrecaj. La brusto estas blua, anstataŭ oranĝeca kiel ĉe aliaj specioj samgenraj, kaj same kiel ĉe la plej proksima parenco la Hajnana blua muŝkaptulo. La ventro estas grizeca. La beko estas nigra, iom hokoforma en la supra makzelo, larĝa ĉebaze kaj kun kekaj harplumetoj ĉirkaŭ la bekobazo.
Literaturo redakti
- BirdLife International 2004. Cyornis herioti[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 25an de julio 2007.