Ĝermolisto de sudafrikaj esperantistoj

listartikolo en Vikimedio
(Alidirektita el Bod Eduard Kok)
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

A redakti

Stephen Andrew redakti

Stephen Andrew (mortis la 14-an de novembro 1953) estis aparte aktiva sudafrika esperantisto, kies forpaso ankoraŭ kompare menciiĝis kiam 57 jarojn pli poste mortis la esperantisto Axel von Blottnitz (vidu la libron de Elisée By’Elongo Ish’Eloke iom pli sube).

B redakti

Axel von Blottnitz redakti

Axel von BLOTTNITZ (naskiĝis en 1933, mortis la 25-an de septembro 2010 post mallonga malsano en Pretorio) estis germandevena sudafrika esperantisto, kiu multe kontribuis al la sudafrika Esperanto-movado kaj parolis la internacian lingvon ankaŭ en sia familio. Aparte lia filo Harro von Blottnitz iĝis aktiva en la internacia Esperanto-movado.

K redakti

Bod Eduard Kok redakti

Bob Eduard KOK (naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1935, mortis la 29-an de marto 2005) estis sudafrika esperantisto. Interalie li estis la unua redaktoro de Bona Espero, kaj profesoro Edwin de Kock (Elisée By’Elongo Ish’Eloke: "Verdaj esperoj..." 2011, paĝo 10) nomis lin "la plej granda poeto de la historio de Esperanto en Suda Afriko".

S redakti

Jan Semmelink redakti

Jan SEMMELINK (mortis la 28-an de oktobro ... ne klaras la jaro: probable 2004, eble pli frue ... en Pretorio) estis sudafrika esperantisto. Li aliĝis al UEA en 1938, estis dumviva membro de UEA kaj iama fakdelegito pri kristanismo. Almenaŭ en 1948, probable pli longan periodon, li redaktis la bultenon Afrika Voĉo.