La Boeing 757 estas pasaĝeraviadilo de Boeing, ellaborita en 1982.

Boeing 757

Boeing 757-256 de Icelandair, 2012.
Tipo: Pasaĝeraviadilo
Fabrikanto: Boeing
Unua flugo: 19-an de februaro 1982
Enkonduko: 1-an de januaro 1983
en Eastern Air Lines
Produktperiodo: 1981-2004
Produktkvanto: 1,050 (Julio 2017)[1]
vdr

Historio redakti

En 1970, La Boeing 747 komencis servon en Pan Am. La apero de "Jumbo" ebligis prilaboron de larĝkorpa pasaĝeraviadilo. En 1972, Boeing komencis prilaboron de nova modelo, kiu nomita "7X7". Boeing intendis anstataŭi B707 kaj aliaj mallarĝkorpaj pasaĝeraviadiloj kun nova modelo. Boeing kunlaboris kun Aeritalia (itala aviadfabrikanto) kaj CTDC[noto 1] por 7X7 projekto, kiu poste iĝis Boeing 767. Tiutempe 7X7 havas T-tail kiel trijetoj Boeing 727 kaj McDonnell Douglas MD-11.

En 1976, Airbus prezentis Airbus A300 en aviadmerkato. A300 grande ŝangis koncepton de la 7X7. Boeing konkludis ke dumotoraj aviadiloj eblas efike labori pli ol trijetoj. Por distingi laŭ celo, Boeing dividis 7X7 en du modeloj: 7X7 kaj 7N7 (N: Narrow-body aircraft, mallarĝkorpa aviadilo). Poste 7N7 iĝis prototipo de Boeing 757.

Kune kun Boeing 767, Boeing prezentis 7N7 en 1978. Eastern Air Lines kaj British Airways iĝis unuaj klientoj de 7N7. Boeing intendis anstataŭi Boeing 727 kun Boeing 757, kiu havis pliefikan rendimenton ol 727. Dum la naftokrizo de 1973, pluraj aerlinioj necesis pasaĝeraviadilon, kiu malgrande konsumis fuelon. La Alta Povo-al-maŝa ratio de 757 helpis ekflugon en "Hot and High" (Varma kaj Alta) kondicio, kiu aliaj konkurantaj aviadiloj ne havis tiutempe.

Inter 1980-aj jaroj kaj 2000-aj jaroj, Boeing 757 operaciiĝis en multaj aerlinioj kiel United Airlines. La 28-an de oktobro 2004, Boeing anoncis haltigon de produktado de Boeing 757.[1]

Notoj redakti

  1. angle Civil Transport Development Corporation (Civila Transporta Prilabora Korporacio): La konsorcio de Japana aviadkompanioj

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Konkurantaj aviadiloj