Boeing B-29 Superfortress

La Boeing B-29 Superfortress (Superfortikaĵo) estas Usona strategia bombaviadilo dum la Dua Mondmilito. La B-29 estis uzita en Dua Mondmilito kaj Korea milito, ankaŭ konata kiel bombaviadilo, kiu faligis atombombojn Little Boy kaj Fat Man en Hiroŝimo kaj Nagasaki la 6-an kaj 19-an de aŭgusto 1945, dum la unua atombombado en historio.

Boeing B-29 Superfortress
A380 dum la oficiala prezentado en 2005
Tipo: Bombaviadilo
Fabrikanto: Boeing
Unua flugo: 8-an de majo 1942
Enkonduko: 21-an de junio 1944
Produktperiodo: 1943-1946
Produktkvanto: 3,970
vdr

La B-29 estas ankaŭ unua bombaviadilo, kiu havas premiĝan sistemon en fuzelaĝo. Tiu premiĝa sistemo poste konektis kun moderna premkajuta sistemo (angle Cabin Pressurizing System) en pasaĝeraviadilo en alta alteco.

Historio redakti

En 1938, Boeing komencis prilaboron de nova longdistanca bombaviadilo por peto de Usonaj Armeaj Aerkorpusoj, kiu poste iĝos Usona aerarmeo. Tiu plano rezultis bombaviadilon Boeing B-17, tamen Boeing daŭrigis prilaboron sub la nomo Superbomber (Supera bombaviadilo).

Por eviti malamikajn ĉasaviadilojn kaj flugi en alta alteco pli 11km, la Usonaj Aerkorpusoj petis flugan kapablecon de bombaviadilo en alta alteco. Boeing kunlaboris kun Garett AiResearch,[noto 1] kreis premiĝan sistemon de fuzelaĝo. Danke al moderna premiĝa sistemo, B-29 povis flugi en 31,850ft (9,710m). La japanaj ĉasaviadiloj ne ebligis interkapti B-29 pro la foresto de fluga kapableco en alta alteco. Por granda transporta kapablo de bomboj, B-29 bombigis unue Bankokon kaj poste Japanion per bruligaj bombadoj, kiel Bombado de Tokio (1945) kaj aliaj urboj. Sub la komando de usona generalo, Curtis LeMay, Strategiaj destruktitaj detrubombadoj de B-29 serioze damaĝis militproduktadon de Japanio.

Post la Dua Mondmilito, Boeing disvoviĝis C-97 Stratofreighter kaj Boeing 377 Stratocruiser surbaze de B-29. Pan Am operaciis Boeing 377 Stratocruiser inter 1945 kaj 1961. B-29 ankaŭ partoprenis en Koreia milito, sed pro la apero de kontraŭula ĉasaviadilo MiG-15 poste retirigis el bombadoperaciado.

Notoj redakti

  1. Poste, Garett AiResearch estis aneksita en Honeywell, kiu nuntempe fama por elektronika navigada sistemo en modernaj aviadiloj.

Vidu ankaŭ redakti