Boeing B-52 Stratofortress

La B-52 Stratofortress estas Usona jetmotora strategia bombaviadilo.

Boeing B-52 Stratofortress
A380 dum la oficiala prezentado en 2005
Tipo: Strategia Bombaviadilo
Fabrikanto: Boeing
Unua flugo: 15-an de aprilo 1952
Enkonduko: 29-an de junio 1955
Produktkvanto: 744
vdr

Ekde ĝia unua servo en 1955, la B-52 estas la plej longservanta bombaviadilo en Usona aerarmeo, servante ekde la malvarma milito ĝis nun, danke al malalta kosto por operado. Je decembro 2015, 58 B-52-oj servis en Usona aerarmeo, dum 18 aviadiloj estas en rezervejo. Nuntempe la Usona aerarmeo planas operadon de B-52 ĝis 2040 aŭ 2045.[1]

Historio redakti

En novembro 1945, post la dua mondmilito, Aera Materiala Komando (angle Air Material Command AMC)[noto 1] petis novan bombaviadilon al Boeing, "kiu kapablas fari strategiajn misiojn sen aviadbazoj, kiuj kontrolita de alia lando".[2] La projekto de nova bombaviadilo, nomita Modelo 462, poste rezultis je la turbopropmotora bombaviadilo B-36.

En 1947, la Usona aerarmeo denove petis bombaviadilon kun kapablo de transportado de nukleaj bomboj. La modeloj 464-16 (por nukelaj bomboj) kaj 464-17 (por ordinaraj bomboj) estis dezajnitaj en 1947, tamen tiuj modeloj montris malpli rendimenton ol B-36. Pro la malbona efikeco de la modeloj, la Usona aerarmeo konsideris la nuligon de la projektoj, tamen danke al peto de Boeing al la sekretario de la Usona Aerarmeo, la projekto daŭriĝis kun novaj teknikaĵoj. En 1948, AMC denove petis novan bombaviadilon kun jetmotoro. En bazo de B-47 Stratojet, la fina modelo de B-52, XB-52 flugis la 15-an de aprilo 1952.

La unua B-52, B-52A komencis operadon en Castle Aerarmea bazo en Kalifornio, la 29-an de junio 1955. En la Vjetnama milito, B-52oj bombis multajn Vjetnamajn urbojn kiel Hanojo. Sed pro la politika limigo de bombado, la strategiaj bombadoj en Vjetnamio fakte ne influis en la milito.

Inter la 1950oj ĝis la 1970oj, la ĉefa misio de la B-52 estis bombado de Sovetunio kun nukleaj bomboj dum ebla milito kun Sovetunio. Kune kun Interkontinentaj balistikaj misiloj de la terarmeo, Submarŝip-lanĉitaj balistikaj misiloj de mararmeo, la B-52 funkciis kiel ĉefa nuklea arsenalo de la Usona aerarmeo. La B-52 ofte montriĝis en filmoj pri nuklea milito, kiel Dr. Strangelove (1964).

Notoj redakti

  1. nuna Aerforta Loĝistika Komando de Usona aerarmeo, kies tasko estas administri loĝistikajn aferojn de Usona Aerarmeo.

Referencoj redakti

  1. B-52 Stratofortress, oficiala paĝo de USAF angle
  2. Knaack, Marcelle Size. Post-dua mondmilitaj bombaviadiloj, 1945-1973

Vidu ankaŭ redakti