Bojas hundido kiel faris la hundoj

pentraĵo de Jan Steen

Bojas hundido kiel faris la hundoj ((malnov-)nederlanda: 'Soo voer gesongen, soo na gepepen' ) estas pentraĵo de la nederlanda pentristo Jan Steen, olefarbo sur tolo, 133,7 x 162,5 centimetroj granda, farita ĉirkaū 1668-1670. Ĝi estas tipa ekzemplo de la pliposta diraĵo "mastrumado de Jan Steen" (huishouden van Jan Steen). La verko troviĝas en la kolekto de la Mauritshuis en Hago.

Bojas hundido kiel faris la hundoj

Steen ofte figuras proverbojn en siaj pentraĵoj, ĉe kio estas neklara ĉu li lasis domini la moralon aŭ la humuron. En ĉi tiu verko li figuras la proverbon "Bojas hundido kiel faris la hundoj", kun la fakta signifo: malbona ekzemplo, malbona imito. Tio legeblas sur teksto kio havas la avinon antaŭ si. La kompleta teksto estas: "Liet / Soo voer gesongen soo / na gepepen dat is al lang / g[e]bleken ick sing u vo[or] /so[o] volcht ons na[er] / van een tot hon[derd] jaar''.

Vidu ankaŭ redakti