Bollywood Hungama
distra retejo pri filmoj kaj profesiuloj de Bolivudo
Bollywood Hungama (lit. "manio pri Bolivudo" en la hindia), antaŭe konata kiel IndiaFM (aŭ IndiaFM.com), estas distra retejo pri filmoj kaj profesiuloj de Bolivudo, posedata de la firmao Hungama Digital Media Entertainment, kiu akiris la retejon en 2000. Ĝi havas sian bazon en Mumbajo.
Bollywood Hungama | |
---|---|
retejo • organizaĵo | |
Lando | Barato |
Retadreso | bollywoodhungama |
Lingvo(j) | angla kaj hindia |
Posedanto | firmao Hungama Digital Media Entertainment |
La retejo disponigas novaĵojn ligitajn al la hindi-lingva filmindustrio, precipe Bolivudo, filmrecenzojn kaj raportojn pri komercaj sukcesoj aŭ malsukcesoj de unuopaj filmoj. Lanĉite la 15-an de junio 1998, la retejo estis origine nomita "IndiaFM.com". Ĝi ŝanĝis sian nomon al "Bollywood Hungama" en 2008.
Eksteraj ligiloj redakti
- Oficiala retejo (hindie kaj angle)