Boris Sobelman
Boris Sobelman (1909 - 1971) estis juddevena rusa-usona televida verkisto dum la 1960-aj jaroj.
Boris Sobelman | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de septembro 1909 |
Morto | 29-an de januaro 1971 (61-jaraĝa) |
Okupo | |
Okupo | verkisto scenaristo |
Li verkis la scenaron por "The Return of the Archons", epizodo de la originala serio de Star Trek, bazita en historio de Gene Roddenberry. Li ankaŭ verkis scenarojn por aliaj televidserioj kiel "The Alfred Hitchcock Hour" (1964); "The Girl from U.N.C.L.E." (1966/1967) kaj "The Man from U.N.C.L.E." (1967).
Li estis kandidatigita al premio Writers Guild of America Award en 1966 por epizodo "Maybe Love Will Save My Apartment House" de televidserio Dr. Kildare kaj en 1968 pro The Return of the Archons.[1] [2] .