The Return of the Archons

'"The Return of the Archons" [La reveno de l' Arkonanoj] estas la dudek-unua epizodo de la unua sezono de la usona televidserio Star Trek: The Original Series. Verkita de Boris Sobelman (bazita sur rakonto de Gene Roddenberry), kaj reĝisorita fare de Joseph Pevney, ĝi unue elsendiĝis la 9-an de februaro 1967. La epizodo enhavas la unuan referencon al la Unua direktivo.

The Return of the Archons
Star Trek episode • ĉapitro de televidserio
Originala titolo The Return of the Archons
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 9 feb. 1967
Ĝenro sciencfikcio
Reĝisoro(j) Joseph Pevney • Gene Roddenberry
Scenaro Boris Sobelman
Filmita en Paramount Stage 31 • 40 Acres
Loko de rakonto Beta Ⅲ
Rolantoj William Shatner • Leonard Nimoy • DeForest Kelley • James Doohan • George Takei • Nichelle Nichols • Bill Blackburn
IMDb
vdr

Intrigo redakti

En steldato 3156.2, la stelŝipo USS Enterprise (NCC-1701), sub la komando de Kapitano James T. Kirk (William Shatner), alvenas al la planedo Beta III en la sistemo C-111 kie la USS Archon perdiĝis preskaŭ 100 jarojn antaŭe.

Hikaru Sulu (George Takei) estas la sola membro de la surplanetiĝa teamo, kiu revenas el la planedo, kaj montras strangan konduton. Kirk decidas renkontiĝi kun aliaj anoj de la teamo por enketi. Ili trovas la loĝantojn vivantajn en statika kulturo, simila al la 19-a-jarcenta Usono, kun malmulta aŭ nenia individua esprimo aŭ kreemo. La tuta kulturo estas regata per uloj en manteloj vokitaj "Lawgivers" [leĝodonantoj], kontrolitaj de reklusza diktatoro konata kiel Landru (Charles Macaulay). La surplanetiĝo okazis je la komenco de "Festivalo", periodo de perforto, detruo kaj seksa agresemo, kiu ŝajne estas la sola tempo, ke Landru ne regas la Betanojn.

Kirk kaj siaj kunuloj serĉas rifuĝon de la amaso ĉe loĝejo posedata de Reger (Harry Townes). Amiko de Reger suspektas ke la vizitantoj estas "ne de la Korpo" (la Betana socio), kaj kunvokis la leĝdonantojn. Tiuj mortigas la amikon de Reger, Tamar (Jon Lormer), ĉar li kontraŭstaris la "volon de Landru". Kiam la kosmonaŭtoj rifuzas obeon al la Lawgivers, ili fariĝas senmovaj kaj Reger kondukas la anoj de Enterprise al kaŝejo. Reger malkaŝas, ke Landru "tiris la Archonanoj malsupren de la ĉieloj". Dum kontakto kun la kosmoŝipo, Kirk ekscias, ke varmaj faskoj de la planedo atakas la stelŝipon, kiu devas uzi sian tutan potencon por siaj ŝildoj. Ĝia orbito difektas kaj ĝi frakasos en 12 horoj krom se la faskoj estos malŝaltitaj.

Hologramo de Landru aperas en la kaŝejo, kaj Kirk kaj lia teamo estas senkonsciitaj per ultrasonaj ondoj kaj kaptitaj. La teamo estas malliberigita en la malliberejo, kaj doktoro Leonard McCoy estas "sorbita en la korpon", tiu estas, metita sub la mensa kontrolo de Landru. Kirk estas portita al ĉambro plena de alta teknologio, kie li estu "sorbata". Sed Marplon (Torin Thatcher), unu el la pastroj de Landru, kiu estas imuna al la mensa kontrolo, savas lin kaj Spockon (Leonard Nimoy). Revenante al la malliberejo, Reger kaj Marplon rakontas, ke Landru savis sian socion de milito kaj anarkio antaŭ 6000 jaroj kaj reduktis la teknologion de la planedo al pli simpla nivelo. McCoy alvokas la leĝodonatojn por "sorbi" Kirkon kaj Spockon, kiuj venkas ilin kaj prenas siajn robojn. Marplon kondukas Kirkon kaj Spockon al la Salono de Aŭdiencoj, kie pastroj komunikiĝas kun Landru.

Imago de Landru aperas kaj minacas Kirkon, Spockon kaj ĉiujn Betanojn, kiuj vidis la surplanetiĝon kun morto. Kirk kaj Spock uzas siajn faserojn por eksplodi la muron kaj elmontri la veron: la rekluza Landru fakte estas komputilo kaj Landru, kiu konstruis la maŝinon mortis antaŭ 6000 jaroj. Kirk argumentas kun la maŝino ke ĝi detruis la kreemon de la homoj, tiel mortigante "la Korpon". Ĉar la ĉefa direktivo de la komputilo estas detrui malbonon, Kirk devigas la komputilon memdetruiĝis, liberigante la homojn de Beta III.

Kritiko redakti

Eric Greene observas, ke "Reveno de l' Arkonanoj" estas la unua fojo, "Star Trek" provis trakti kritike politikan temon iom rilata al la Milito de Vjetnamio kaj establis ŝablonon, kiu estus uzata en multaj postaj epizodoj kiel ekzemple "A Taste of Armageddon", "This Side of Paradise", kaj "For the World Is Hollow and I Have Touched the Sky". La morala supereco de la Federacio montras sian emfazon je individua libereco, progreso kaj reago al perforto nur en memdefendo, dum la Betan-socio estas kritikita pro sia ŝtata kontrolo, stagnado kaj agresemo.[1]

M. Keith Booker rimarkas, ke la epizodo prezentas Kirkon "ĉe sia plej usonaneco", taksante la batalon kontraŭ la obstakloj kiel la plej alta virto kaj denuncante la Betan-utopion (egalita kun Stalinismo) kiel malhumanigado. [2]

Michael A. Burstein rimarkas, ke la intrigo de "La Reveno de l' Arkonoj" atakas organizitan religion, kiu prezentis elstrekante liberecon kaj kreemo.[3] Sed religia erudiciulo Michael Anthony Corey laŭdas la epizodon ĉar la eliminiĝo de granda nombro de moralaj malbonoj povas okazi nur kaŭzante solan moralan malbonon (la perdo de libera volo). Corey rimarkas, ke la epizodo ŝajnas inspitira de "Principo de Radikala Optimismo" de Gottfried Leibniz, kiu konkludas, ke la nia estas la plej bona el ĉiuj eblaj mondoj ĉar ĝi enhavas la kondiĉojn por homa ekzisto (kaj ne ĉar ĝi havas pli grandan aŭ plej malgranda nombro de moralaj malbonoj). [4]

Referencoj redakti

  1. Greene, Eric (2006). Gerrold, David; Sawyer, Robert J., eds. "The Prime Question". Boarding the Enterprise: Transporters, Tribbles, and the Vulcan Death Grip in Gene Roddenberry's 'Star Trek'. Dallas, Tex.: BenBella Books.
  2. Booker, M. Keith (2008). Telotte, J.P., ed. "The Politics of 'Star Trek'". The Essential Science Fiction Television Reader. Lexington, Ky: University Press of Kentucky.
  3. Burstein, Michael (2006). Gerrold, David; Sawyer, Robert J., eds. "We Find the One Quite Adequate: Religious Attitudes in 'Star Trek'". Boarding the Enterprise: Transporters, Tribbles, and the Vulcan Death Grip in Gene Roddenberry's 'Star Trek'. Dallas, Tex.: BenBella Books.
  4. Corey, Michael Anthony (1995). Job, Jonah, and the Unconscious: A Psychological Interpretation of Evil and Spiritual Growth in the Old Testament. Lanham, Md.: University Press of America.