This Side of Paradise

"This Side of Paradise" [Ĉi tiu flanko de paradizo] estas la dudek-kvara epizodo de la Star Trek: The Original Series|. Verkita de D. C. Fontana kaj Jerry Sohl (uzante la pseŭdonimon Nathan Butler) kaj reĝisorita fare de Ralph Senensky. Ĝi estis unue elsendita la 2-an de marto 1967.

This Side of Paradise
Star Trek episode • ĉapitro de televidserio
Originala titolo This Side of Paradise
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 2 mar. 1967
Ĝenro sciencfikcio
Reĝisoro(j) Ralph Senensky • Gene Roddenberry
Scenaro D. C. Fontana
Filmita en Paramount Stage 31 • Golden Oak Ranch • Bronson Canyon
Loko de rakonto Omicron Ceti Ⅲ • Omicron Ceti Ⅲ
Rolantoj Jill Ireland • William Shatner • Leonard Nimoy • DeForest Kelley • George Takei • Nichelle Nichols • Grant Woods • Bill Blackburn • Carey Foster
IMDb
vdr

Jerry Sohl uzis plumnomon, ĉar li kontraŭis la ŝanĝojn faritaj de Fontana en sia origina rakonto. [1]

Ĉi tiu epizodo estis la lasta agado de aktoro Frank Overton antaŭ sia morto la 24-an de aprilo 1967, malpli ol du monatojn post kiam la epizodo unue elsendiĝis.

Intrigo redakti

En la epizodo, la USS 'USS Enterprise (NCC-1701) vizitas planedon Omicron Ceti III, kies loĝantoj estas sub la influo de stranga planta vivo.

La kolonio estis fondita kelkajn jarojn antaŭe, sed oni malkrovis ke la planedo estas batata de Berthold-radioj, mortiga formo de radiado. La kolonianoj nun estas supozataj mortintoj. Ili estas surprizitaj trovi ĉiujn vivantajn kaj bonsanaj. Kolonia gvidanto, Elias Sandoval (Frank Overton), bonvenigas ilin kun Leila Kalomi (Jill Ireland), konata de Spock. Teamo rimarkas la mankon de bestoj. Sandoval kaj aliaj kolonianoj permesas al Dr. McCoy ekzameni ilin. McCoy trovas neniun malsanon aŭ vundo en iu ajn el ili: eĉ Sandoval, kiu suferis apendicektomion, mistere nun havas novan apendicon.

Kalomi proponas montri al Spock kiel la kolonianoj povis postvivi, kaj kondukas lin al kampo de strangaj floroj. La floroj forpelas sporojn, kiuj kovras Spockon, post kiam li proklamas sian amon por Kalomi, kaj malkaŝe nepre ordigas la evakuadon de la kolonio. La resto de la surplanetiĝa teamo ankaŭ estas elmontrita al la sporoj kaj, krom Kirk, montras la saman specon de konduto. Oni fine rivelas, ke la sporoj, krom ĉi tiu trankviligan efikon, ankaŭ havigas perfektan sanan protekton kontraŭ Berthold-radioj.

Kirk revenas al la ŝipo dum la resto de la kunularo, sub la influo de la plantoj, kiuj estis alportitaj enŝipe, komencas forlasi la kosmoŝipon. Lt. Uhura saboteis la komunikistemon por malhelpi kontakton kun stelfloto. Kirk baldaŭ estas la lasta, kaj post dua ekspozicio al la sporoj, li ankaŭ pretas forlasi stelŝipon, sed kolero subite ekkaptis lin. La efekto de la sporoj ŝajnas malaperi, kaj Kirk konsternas, ke perfortaj emocioj iel detruas ilin. Kirk alvokas Spockon reen sur Enterprise kaj pikas ĉi tiun ataki lin. Kiam Spock klopodas bati Kirkon per tabureto, li rimarkas, ke la influo de la sporoj sur li malaperis.

Kirk kaj Spock komencas labori per rimedo por indukti similan efikon sur la planedo malsupre per elsendado de kolera subsonika frekvenco al la komunikiloj de la anaro. La subsonika elsendo sukcesas, provokante batalojn inter la kolonianoj kaj kosmoŝipanoj. Tio resanigas ilin.

Dum ili lasas orbiton kun la kolonianoj enŝipe, Kirk demandas Spockon pri siaj spertoj sur la planedo - Spock respondas, ke por la unua fojo en sia vivo, li estis feliĉa.

Referencoj redakti

  1. Benjamin Szumskyj, Robert Hood (2009). The man who collected psychos: critical essays on Robert Bloch. McFarland. p. 213. ISBN 9780786442089.