Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

RAVASZ Boriska (pro. ravas), edzino de István Bibó estis hungara instruistino naskita en Kolozsvár la 27-an de aprilo 1909 kaj mortinta en Budapeŝto la 14-an de aprilo 1979. Ŝi estis filino de reformita episkopo László Ravasz, nepino de episkopo György Bartók

Boriska Ravasz
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aprilo 1909 (1909-04-27)
en Kluĵo
Morto 14-an de aprilo 1979 (1979-04-14) (69-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Patro László Ravasz
Edz(in)o István Bibó
Okupo
Okupo instruisto
vdr

Biografio redakti

Ravasz Boriska diplomiĝis pri latino-historio en la Universitato Pázmány Péter de Budapeŝto en 1932 kaj ŝi doktoriĝis ĉe Gyula Szekfű en 1935. De 1932 ĝis 1952 ŝi instruis en filingimnazio Baár-Madas Református Leánygimnazium, poste du jarojn en Szentendre, de 1954 ĝis 1970 en Növényolajipari Technikum de Kőbánya, kie ĝis 1957 ŝi estis vicdirektorino, poste bibliotekistino. Ŝi edziniĝis al István Bibó en 1940.

Distingoj redakti

  • 1970 „Az oktatásügy kiváló dolgozója” (Eminenta laboristo de instruafero).

Verko redakti

  • A magyar állam és a protestantizmus Mária Terézia uralkodásának második felében (Bp., 1935).

Fonto redakti