Bornea blua muŝkaptulo

La Bornea blua muŝkaptulo (Cyornis superbus) estas birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj de la genro Cyornis aŭ de Bluaj muŝkaptuloj kiu laŭnome enhavas speciojn de tre bluaj maskloj ĉefe en la supraj partoj kun brunaj inoj. Ĝi estas birdo troviĝanta nur en la insulo de Borneo nome en la landoj Brunejo, Indonezio kaj Malajzio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bornea blua muŝkaptulo
Bornea blua muŝkaptulo, masklo
Bornea blua muŝkaptulo, masklo
Bornea blua muŝkaptulo, ino
Bornea blua muŝkaptulo, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Cyornis
Specio: C. superbus
Cyornis superbus
(Stresemann, 1925)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĉe tiu specio maskloj havas tre bluajn suprajn partojn (kun pli brilaj helbluaj frunto, superokula areo kaj ŝultroj), dum inoj havas brunajn suprajn partojn, tiele temas pri kazo de seksa duformismo. Tamen subaj partoj estas pli egalaj kun oranĝeca supra brusto kaj blankecaj suba brusto kaj ventro. La beko estas granda kaj longa kompare kun la kapo, nigra kaj iom hokoforma en la supra makzelo. La masklo havas nigrecan areon inter la okuloj kaj la bekobazo kiu estas ĉirkaŭata de harecaj plumetoj. En flugiloj kaj interna vosto videblas bruneca koloro.

Referencoj redakti