Borotín (distrikto Tábor)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Borotín

Borotín estas kampurbo kaj ruinoj de burgo en Ĉeĥio situanta 11 km nordokcidente de distrikta urbo Tábor. Vivas ĉi tie 677 loĝantoj (2023).

Borotín
kampurbo
Borotín de burgo Starý Zámek
Flago
Oficiala nomo: Borotín
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Tábor
Administra municipo Tábor
Historia regiono Bohemio
Montaro Vlaŝima montetaro
Memorindaĵo Starý Zámek burgo
Situo Borotín
 - alteco 520 m s. m.
 - koordinatoj 49° 30′ 11″ N 14° 36′ 50″ O / 49.50306 °N, 14.61389 °O / 49.50306; 14.61389 (mapo)
Areo 26,25 km² (2 625 ha)
Loĝantaro 677 (2023)
Denseco 25,79 loĝ./km²
Unua skribmencio 12-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 391 35
NUTS 3 CZ031
NUTS 4 CZ0317
NUTS 5 CZ0317 552101
Katastraj teritorioj 4
Partoj de kampurbo 11
Bazaj setlejunuoj 9
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Borotín (Tábor District)
Retpaĝo: www.borotin.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Starý Zámek en Borotín

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Radkov, Sedlec-Prčice, Sudoměřice u Tábora, Jistebnice, Chotoviny, Mezno kaj Střezimíř.

Burgo redakti

Devenaj posedantoj de la burgo el la 1-a duono de la 14-a jarcento estis sinjoroj el Landštejn, kiuj vendis ĝin en la jaro 1446 al Jan Malovec el Pacov. De Malovecidoj aĉetis ĝin en la jaro 1613 Kryštof Vojkovský el Milhostice. Kiel venĝo pro ĉeesto de liaj tri filoj en nobelara ribelo imperiestraj soldatoj forbruligis la burgon en la jaro 1618. Kiel konfiskaĵo aĉetis la sinjorujon Polyxena z Lobkovic kaj la sidejon ŝi aligis eĉ kun la ĉirkaŭaj vilaĝoj al senjorujo de Lobkovice. Sed la burgo jam ne estis renovigita kaj rapide ĝi mizeriĝis. La ruino, nomata Starý Zámek (Malnova Kastelo), situas sur malgranda monteto ĉe rando de sekaj herbejoj. Fiŝlago kreis eĉ tiam naturan ŝirmon de la burgo kaj ĝis hodiaŭ estas videbla en rokon hakita fosaĵo ŝirmanta alireblajn lokojn.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18692 096
18802 027
18901 779
19001 665
19101 549
19211 477
JaroLoĝantoj
19301 279
1950925
1961923
1970762
1980634
1991545
JaroLoĝantoj
2001510
2011607
2014663
2016675
2017678
2018678
JaroLoĝantoj
2019679
2020718
2021693
2022696
2023677

Partoj de kampurbo redakti