Botond Berde
Botond BERDE, laŭ hungarlingve kutima nomordo Berde Botond estis hungardevena svislandana kuracisto, farmakologo, membro (ekstera (1993)) de Hungara Scienca Akademio, membro de Academia Europaea (2011).
Botond Berde | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de marto 1919 en Aiud |
Morto | 31-an de julio 2014 (95-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario • Svislando |
Familio | |
Patro | Károly Berde |
Okupo | |
Okupo | kuracisto |
Botond Berde [1] naskiĝis la 27-an de marto 1919 en la jam okupita Nagyenyed (post Traktato de Trianon jam nomata Aiud en Rumanio). Li mortis la 31-an de julio 2014 en Bazelo.
Biografio redakti
Botond Berde studis en Universitato Erzsébet ekde 1937, poste li akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato Ferenc József en 1944. Post siaj studoj li laboris 2 jarojn en Universitato Erzsébet apud Géza Mansfeld, poste en Budapeŝto. Antaŭ ol vivi en socialismo li rifuĝis al Bazelo, kie komence li havis postenon en la universitato, inter 1949-1983 en firmao Sandoz. Li estis institutestro inter 1969-1973. En 1983 li pensiuliĝis. Li ricevis polan medalon en 1979. Li okupiĝis pri peptidoj, kaj alkaloidoj, li havis patentojn.
Elektitaj libroj redakti
- Recent progress in oxytocin research (1959)
- Pharmacologie des hormones neurohypophysaires et de leurs analogues synthétiques (1963)
- Ergot alkaloids and related compounds / contributors, W.H. Aellig ... (1978) - redaktoro
Memorigiloj redakti
- stipendio "Berde Botond" fondita en 1997 [2] Arkivigite je 2016-08-15 per la retarkivo Wayback Machine