Boulogne-sur-Helpe
Boulogne-sur-Helpe estas komunumo de Francio, kiu apartenas al la historia regiono Henegovio (france Hainaut respektive flandre Henegouwen), kies plej granda parto ekde 1830 estas parto de la Reĝlando Belgio, sed plia, suda parto jam ekde 1678 apartenas al Francio. Ĝi situas en la departemento Nord [nɔʁ] (okcidentflandre Noorderdepartement), en la regiono Hauts-de-France (prononco [o d(ə)ˈfʁɑ̃s], laŭvorte "supraĵo de Francio" pikarde Heuts-d'Franche) kaj en la antaŭa regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale'], nederlande/flandre Noord-Nauw van Calais).
Boulogne-sur-Helpe | |||
---|---|---|---|
| |||
komunumo en Francio | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Francio | ||
Regiono | ![]() | ||
Departemento | ![]() | ||
Arondismento | Avesnes-sur-Helpe | ||
Kantono | Avesnes-sur-Helpe / Avenne aan de Helpe ekde 2015, antaŭe Avesnes-sur-Helpe-Sud | ||
INSEE kodo | 59093 [+] | ||
Poŝtkodo | 59440 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 310 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 36 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 5′ N, 3° 54′ O (mapo)50.0788888888893.8955555555556Koordinatoj: 50° 5′ N, 3° 54′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 144 m - 207 m | ||
Areo | 8,7 km² (870 ha) | ||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Fine de 2021 en la komunumo vivis 310 loĝantoj sur areo de 8,7 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 36 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Avesnes-sur-Helpe (france Arrondissement d'Avesnes-sur-Helpe, nederlande Arrondissement Avenne aan de Helpe), kaj ekde marto 2015 al la samnoma kantono Avesnes-sur-Helpe / Avenne aan de Helpe.
![Blazono de Boulogne-sur-Helpe.](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Blason_ville_fr_Boulogne-sur-Helpe_%28Nord%29.svg/100px-Blason_ville_fr_Boulogne-sur-Helpe_%28Nord%29.svg.png)
Geografio
redaktiBoulogne-sur-Helpe estas vilaĝo, kiu troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe. Ĝi situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Boulogne-sur-Helpe etendiĝas sur 8,7 km².
La vilaĝo troviĝas 5 kilometrojn el Cartignies.
Vidindaĵoj
redaktiEn Boulogne-sur-Helpe estas pluraj malgrandaj kapeloj kaj mortmonumento. La preĝejo de Boulogne proponas kelkajn diservojn, tamen ne ĉiudimanĉe.
Administrado
redaktiBoulogne-sur-Helpe apartenas la kantono de Avesnes-sur-Helpe-Sud, kies ĉefurbo estas Avesnes-sur-Helpe. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.