Bourseul

komunumo en la departemento Côtes-d'Armor de Francio

Bourseul - prononco [buʁsœl], jen france, bretone Boursaout - estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 1 218 loĝantoj sur areo de 22,23 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 55 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Lannion kaj al la kantono Plancoët / Plangoed. La teritorio havas komunan limon kun Corseul, Jugon-les-Lacs, Plancoët, Plorec-sur-Arguenon, Pluduno, Saint-Méloir-des-Bois kaj Plélan-le-Petit.

Bourseul / Boursaout
komunumo
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Bretonio
Departemento Côtes-d'Armor
Arondismento Dinan
Kantono Plancoët / Plangoed
INSEE kodo 22014 [+]
Poŝtkodo 22130
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 218  (2021) [+]
Loĝdenso 55 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 29′ N, 2° 16′ U (mapo)48.487222222222-2.2597222222222Koordinatoj: 48° 29′ N, 2° 16′ U (mapo) [+]
Alto 60 m [+]
Areo 22,23 km² (2 223 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Bourseul / Boursaout (Côtes-d'Armor)
Bourseul / Boursaout (Côtes-d'Armor)
DEC
Bourseul / Boursaout
Bourseul / Boursaout
Situo de Bourseul / Boursaout
Bourseul / Boursaout (Francio)
Bourseul / Boursaout (Francio)
DEC
Bourseul / Boursaout
Bourseul / Boursaout
Situo de Bourseul / Boursaout

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bourseul [+]
vdr

Heraldiko redakti

  Blazono france Écartelé, au 1) d'argent à un chêne de sinople englandé de gueules; au 2) de gueules à trois étoiles d'argent posées 2 et 1; au 3) de gueules à une hermine passante d'argent colletée de la jarretière de Bretagne; au 4) coupé émanché d'azur et d'hermines.
esperante Kvarpartigita, la unua arĝenta kun sinopla kverko ŝarĝita per ruĝaj glanoj; la dua ruĝa kun tri arĝentaj steloj metitaj 2 kaj 1; la tria ruĝa kun pasanta arĝenta ermeno kun skarpo ŝarĝita per la Ĝartero de Bretonio; la kvara ermenplena kun lazuraj segildentoj.
Detaloj

Lokoj kaj monumentoj redakti

Bourseul enhavas tri monumentojn klasitajn historiaj (MH):

 
Preĝejo Saint-Nicodème
  • Preĝejo Saint-Nicodème, 12-a jarcento, havanta sudan porĉon kun romanika pordo, kun enirejo kun duobla centra mezfosto. Maskoj ornamas la kapitelojn.
  • Kruco de tombejo, 18-a jarcento, situanta piede de la preĝejo, staranta sur soklo kun la skulptitaj signoj de la kvar evengeliistoj.
  • Kastelo Beaubois, 17-a jarcento.

Muelejo de Pont Loyer redakti

Muelejo de Pont Loyer

La muelejo ekfunkciis en 1821.

Jean-Baptiste Chesnais, posedanto, estas aŭtenta muelisto, kiu lernis sian metion en 1936 de sia onklo. La alveno de elektro en 1959 finis la agadon de muelisto.

S-ro Chesnais neniam vidis nek konis la originan radon de tiu muelejo, kiu ĉesis labori en 1920. Sed post baldaŭ unujarcenta dormo, S-ro Chesnais kaj lia bofilo rekonstruis tiun radon nun videblan.

En 1891 okazis batalo por la restaŭro de la muelejo.

Priskribo: 2 tabulradoj el kverko : unu, 7 metrojn diametra kun 48 tabuloj, dekstraflanke, restaŭrita, unu, 5 metrojn diametra kun 32 tabuloj, maldekstraflanke, refarita en 1988.

La muelejoj de Pont-Loyer ĉerpas sian movenergion de la rivero Arguenon. 400 metrojn pli alte, baraĵeto sur la rivero Arguenon kun kanaleto alportas akvon al la muelejo.

Elstaruloj ligitaj al la komunumo redakti

  • Apolline de Bédée, naskiĝinta en Bourseul en 1726, patrino de François-René de Chateaubriand[1].
  • Désiré Letort naskiĝinta en Bourseul konkuris en ok Tour de France kaj surhavis la flavan ĵerzon en 1969 : li gajnis ĝin fine de la kvina etapo inter Nancy kaj Mulhouse kaj cedis ĝin la sekvantan tagon al Eddy Merckx fine de la sesa etapo en Ballon d'Alsace.

Galerio redakti

Referencoj redakti

  1. Libro Le Pays de Dinan, 1996, p. 89

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti