Saint-Méloir-des-Bois

komunumo en la departemento Côtes-d'Armor de Francio

Saint-Méloir-des-Bois - jen france, prononco [sɛ̃melwaʁdɛbwa], bretone Sant-Melar - estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 270 loĝantoj sur areo de 6,13 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 44 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Dinan kaj al la kantono Plancoët / Plangoed. La teritorio havas komunan limon kun Bourseul, Corseul, Jugon-les-Lacs, Mégrit, Plélan-le-Petit kaj Saint-Michel-de-Plélan.

Saint-Méloir-des-Bois / Sant-Melar
komunumo
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Bretonio
Departemento Côtes-d'Armor
Arondismento Dinan
Kantono Plancoët / Plangoed
INSEE kodo 22317 [+]
Poŝtkodo 22980
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 270  (2021) [+]
Loĝdenso 44 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 27′ N, 2° 15′ U (mapo)48.4575-2.2508333333333Koordinatoj: 48° 27′ N, 2° 15′ U (mapo) [+]
Alto 70 m [+]
Areo 6,13 km² ( 613 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Saint-Méloir-des-Bois / Sant-Melar (Côtes-d'Armor)
Saint-Méloir-des-Bois / Sant-Melar (Côtes-d'Armor)
DEC
Saint-Méloir-des-Bois / Sant-Melar
Saint-Méloir-des-Bois / Sant-Melar
Situo de Saint-Méloir-des-Bois / Sant-Melar
Saint-Méloir-des-Bois / Sant-Melar (Francio)
Saint-Méloir-des-Bois / Sant-Melar (Francio)
DEC
Saint-Méloir-des-Bois / Sant-Melar
Saint-Méloir-des-Bois / Sant-Melar
Situo de Saint-Méloir-des-Bois / Sant-Melar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Saint-Méloir-des-Bois [+]
vdr

Historio redakti

La paroĥo de Saint-Méloir, enklavigita en la episkoplando de Saint-Malo apartenis al la dekanlando de Bobital, kiu apartenis al la episkoplando de Dol kaj estis dediĉita al sankta Méloir.

  • 1790 : altigita al komunumo
  • Dum la franca Revolucio, la komunumo, tiam nomata Saint-Méloir, provizore estis nomata Méloir-Richaux[1].
  • 25 decembro 1997 : ekprenis la nomon "Saint-Méloir-des-Bois"[1]

Heraldiko redakti

  Blazono france De gueules aŭ dix molettes d'or ordonnées 4, 3, 2 et 1.
esperante Ruĝa kun dek stelringoj metitaj 4, 3, 2 kaj 1.
Detaloj Klaras ke en la informkesto kaj en la kolono sur la informkesta bildo montratas iom alispeca blazono. Estas suspekto ke la blazono kun la 10 stelringoj estas la pli nova, sed ankoraŭ mankas informoj kaj referencoj pri la jaro en kiu okazis la ŝanĝo.

Lokoj kaj monumentoj redakti

  • Klasitaj lokoj
    • Preĝejo (19-a jarcento) (1828), ŝtonstatuo (Virgulino kun birdo de la 14-a jarcento)
    • Mastra altaro (18-a jarcento)
    • Statuoj de sankta Petro kaj sankta Méloir (17-a jarcento)
    • Procesia kruco (16-a jarcento), romiaj limŝtonoj, statuo de la Virgulino kun birdo
  • Aliaj lokoj
    • Kvar antikvaj kolonoj el kiuj unu milita dediĉita al la imperiestro Victorin (267-268)
    • Palaceto de Miroir (privata)
    • Palaceto de La Ville Rue (privata)
    • Botanika ĝardeno de Gouty
    • Valo de la preĝejo

Elstaruloj ligitaj al la komunumo redakti

Lieutenant Johan Gert Von Tangen, norvega avistiristo de la brita "Royal Air Force", batale faligita en kampon de la komunumo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Notice communale - Saint-Méloir-des-Bois. Alirita la 1-an de decembro 2012.

Eksteraj ligiloj redakti