Mégrit
Mégrit (jen france, prononco [megʁi], bretone Megrid) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). La komunumo apartenas al la kantono Broons, la arondismento Dinan kaj al la komunumaro Lando de Du Guesclin. Fine de 2021 en la komunumo vivis 818 loĝantoj.
Mégrit / Megrid | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
komunumo en Francio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Regiono | Bretonio | ||
Departemento | Côtes-d'Armor | ||
Arondismento | Dinan | ||
Kantono | Broons | ||
Komunumaro | Lando de Du Guesclin | ||
INSEE kodo | 22145 [+] | ||
Poŝtkodo | 22270 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 818 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 40 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 22′ N, 2° 15′ U (mapo)48.374722222222-2.2486111111111Koordinatoj: 48° 22′ N, 2° 15′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 90 m [+] | ||
Areo | 20,63 km² (2 063 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Mégrit [+] | |||
Geografio
redaktiMégrit situas inter du rapidaj vojoj: la naciaj vojoj RN 12 kaj RN 176. Ĝi staras je 20 minutoj de Dinan, je 30 minutoj de Saint-Malo, je 40 minutoj de Saint-Brieuc kaj je 50 minutoj de Rennes.
Historio
redaktiEstas pluraj hipotezoj pri la origino de la nomo "Mégrit" sed la plej verŝajna estas la bretonlingva, kiu signifas « Tero de ruinoj ». La erikejoj kaj la rokoj kiel granito tie estas multaj. Dum promenado sur la aŭtovojoj kaj padoj, eblas malkovri nobeldomojn kaj riĉan heredaĵon. Nuntempe, la grundo ŝanĝiĝis ĉar agrikulturo tie estas preskaŭ ĉie.
Historia evoluo de la nomo de la komunumo :
- Méguerit en 1108
- Mégrit en 1235
- Mesgrit en la 15-a jarcento
Heraldiko
redaktiBlazono | france D'argent à l'épervier essorant de sable armé, becqué, longé et grilleté d'or. esperante Arĝenta kun ekfluga nizo ore armita, bekarmita, piedrimena kaj sonorilkoluma |
|
---|---|---|
Detaloj |
Administrado
redaktiListo ne aktualas !!
Listo de la sinsekvaj urbestroj | ||||
Periodo | Nomo | Partio | Funkcio | |
---|---|---|---|---|
junie 1995 | Patrick Boloré | Diversa maldekstro (DVG) |
| |
La tabelo estas ankoraŭ plenigenda. |
Lokoj kaj monumentoj
redakti- Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo (14-a jarcento), restaŭrita en 1784 kaj 1823
- Ostejo en la tombejo (17-a jarcento)
- Ĉefkruco de Saint-Maudez (15-a jarcento - 1781)
- Kruco de Leumé de la vojo de Jugon (15-a jarcento), de Queslain (Mezepoko), Verte (Mezepoko), de La Ville-es-Rays kaj tiu situanta apud la preĝejo
- Nobeldomo de Kergu (18-a jarcento), de Clos (17-a jarcento), de Bonan aŭ Bonnan (17-a jarcento), de Placis aŭ Plassis (17-a jarcento), de Pingy, de Francoeur, de Val-Martel (16-a jarcento)
- Pastrejo (18-a - 19-a jarcento)
- Domo de notario (17-a jarcento)
- Domo de vilaĝo Francoeur (1775)
- Tri muelejoj el kiuj la ventmuelejo de Locria kaj la akvomuelejoj de La Burie kaj de Val-Martel
Notindaj estas ankaŭ :
- Monteto de Kerlaron aŭ Quélaron
- Tombo de abato de Rabec (18-a jarcento)
Najbaraj komunumoj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- oficiala paĝo en retejo facebook (france)
- Oficiala paĝo en retejo de la komunumaro, arkivigita jam en novembro 2008
- Mégrit sur sur retpaĝo de Nacia Geografia Instituto