La insulo Bréhat [bʁea] (bretonlingve Enez Vriad) situas en la insularo de Bréhat, el kiu ĝi estas la ĉefa insulo kaj la plej granda parto de la komunumo Île-de-Bréhat (pli ol 90 % el ĉi tiu).

Insulo Bréhat
Enez Vriad bretone
insulo
insulo
Regno Francio Francio
Regiono Bretonio
Departemento Côtes-d'Armor
Komunumo Île-de-Bréhat
Insularo Insularo de Bréhat
Akvejo Manika Markolo (Atlantiko)
Situo Insulo Bréhat
 - koordinatoj 48° 51′ 04″ N 02° 59′ 52″ U / 48.85111 °N, 2.99778 °U / 48.85111; -2.99778 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 35 (Crec'h Simon) m s. m.
Areo 2,90 km² (290 ha)
Loĝantaro
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)

Geografia lokigo sur la mapo : Côtes-d'Armor

Vidu situon de insulo Bréhat kadre de Côtes-d'Armor
Vidu situon de insulo Bréhat kadre de Côtes-d'Armor
DEC
Insulo Bréhat
Insulo Bréhat
Insulo Bréhat

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Vidu situon de insulo Bréhat kadre de Francio
Vidu situon de insulo Bréhat kadre de Francio
DEC
Insulo Bréhat
Insulo Bréhat
Insulo Bréhat
Vikimedia Komunejo: Île-de-Bréhat
Retpaĝo: Oficiala retpaĝo de la komunumo "Île-de-Bréhat"
vdr

Kun surfaco je 290 ha, longa je 3,5 km kaj larĝa je 1,5 km maksimume[1], Bréhat vere konsistas dum alta tajdo el du insuloj (la suda insulo kaj la norda insulo), apartigitaj per la golfeto de Corderie, sed kunigitaj en la 18-a jc, per ŝoseponto (aŭ ponto ar Prat tio estas « Ponto de la Herbejo », ankaŭ nomata « ŝoseponto Vauban »)[2].
La kulmina punkto de la insulo (kaj de la insularo) konsistas el roka monteto, Chrec'h Simon, alta je 35 metroj, situanta en la suda parto de la suda insulo.

La loĝantaro de la komunumo vivas precipe sur la insulo. Estis 444 loĝantoj en 2008[3], el kiuj plej multaj ariĝas ĉirkaŭ la centro situanta en la orienta parto de la suda insulo.

La du insuloj distingiĝas per sia klimato kaj vetero :

  • la suda insulo, kun pli dolĉa klimato ol sia najbaro, favoris tre grandan diversecon de floroj kaj plantoj, kiu gajnigis al la tuto la kromnomon « florinsulo ».
    Nu, tie kreskas mimozoj, figarboj, eŭkaliptoj, ceanotoj, ekiumoj, agapantojhidrangeoj.
  • la norda insulo, viŝata per fortaj kaj salaj ventoj, kiuj malhelpas la kreskadon de plantoj, kreskigis sekan pejzaĝon el erikejoj.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti