Brada-Rybníček estas municipo en Ĉeĥio situanta proksimume 2 km de urbo Jičín, apud ŝoseo kondukanta ĝis Liberec. Vivas ĉi tie 182 loĝantoj (2023). La vilaĝo etendiĝas en supermara alteco ĉirkaŭ 400 m s.m., sur orienta montarpiedo de rokriĉa monto Brada alta 485 m. La vilaĝo estiĝis en la jaro 1990 per memstariĝo de vilaĝo Podůlší.

Brada-Rybníček
municipo
Preĝejo de sankta Bartolomeo en Brada
Oficiala nomo: Brada-Rybníček
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Hradec Králové
Distrikto Distrikto Jičín
Administra municipo Jičín
Historia regiono Bohemio
Pejzaĝa regiono Bohemia Paradizo
Situo Brada-Rybníček
 - alteco 400 m s. m.
 - koordinatoj 50° 27′ 48″ N 15° 20′ 09″ O / 50.46333 °N, 15.33583 °O / 50.46333; 15.33583 (mapo)
Areo 1,93 km² (193 ha)
Loĝantaro 182 (2023)
Denseco 94,3 loĝ./km²
Unua skribmencio 1258 Brada
 - unua skribmencio 1376 Rybníček
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 506 01
NUTS 3 CZ052
NUTS 4 CZ0522
NUTS 5 CZ0522 549100
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Brada-Rybníček
Retpaĝo: www.brada-rybnicek.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Kruco kun statuoj de sanktaj Petro kaj Paŭlo sur monteto Brada

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Dílce, Jinolice, Jičín, Kbelnice, Podůlší kaj Holín.

Historio redakti

La unuaj skribmencioj pŕi la vilaĝo estas datitaj de la jaro 1258. Monteto Brada troviĝanta super jičína valkaldrono estis loĝigita jam en la ŝtonepoko, kion pruvas kelkaj arkeologiaj trovitaĵoj de ŝtonaj iloj. Sur la plej alta loko de la monteto super la vilaĝo troviĝas restaĵoj de mezepoka burgo Brada - terenaj nerektaĵoj kaj eta restaĵo de muro. La plej malnovaj informoj pri ĝi devenas el la jaroj 1241 - 1263. El historiaj memorigaĵoj rekte en la vilaĝo konserviĝis preĝejo de sankta Bartolomeo, ligna prismoforma sonorilturo situanta ĉe tombejo kaj ĉe suda limo de la vilaĝo kapelo de sankta Isidoro.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869250
1880268
1890240
1900271
1910259
1921247
JaroLoĝantoj
1930229
1950161
1961131
1970115
198072
199156
JaroLoĝantoj
200166
2011128
2014134
2016149
2017150
2018147
JaroLoĝantoj
2019148
2020161
2021184
2022173
2023182

Partoj de municipo redakti

Turismo redakti

Signifa allogaĵo por turistoj kaj por montogrimpantoj estas Rokoj ĉe Praĥov, la rokurbo, kiu troviĝas en la senpera proksimeco de la vilaĝo.