Brazila Esperanta Parnaso

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Brazila Esperanta Parnaso estas antologio redaktita de Sylla Chaves kaj Neide Barros Rego kaj eldonita de la eldonejo Oportuno en 2007, kunmetita el 118 poemoj originale verkitaj en Esperanto de 35 brazilaj esperantistaj poetoj kaj 189 poemoj originale verkitaj en la portugala de 136 aliaj brazilaj poetoj (ĉiuj esperantigitaj de esperantistaj poetoj). Entute do enestas la antologion 307 poemoj kaj 178 poetoj, el kiuj nur Francisco Valdomiro Lorenz ne estas denaska brazilano. Ĉiu el la 27 subŝtatoj de Brazilo estas reprezentita en la antologio de almenaŭ unu loka poeto. El la 307 poemoj, 45 estas kanteblaj, kvankam la antologio ne enhavas melodiojn. De ĉiu poeto enestas biografio, kaj de la plimulto enestas ankaŭ foto.

Brazila Esperanta Parnaso
Brazila Esperanta Parnaso
Brazila Esperanta Parnaso
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 2007
Urbo Rio-de-Ĵanejro
Eldoninto Oportuno
Paĝoj 312
vdr

Malgraŭ tio, ke tiu antologio kunigas poemojn elbrazilajn, ĝi estas plurstila kaj plurtema, kaj ĝia celo laŭ la precipa organizinto Sylla Chaves estas ne "prezenti plian poemaron verkitan de pluraj lertaj poetoj" aŭ "pruvi, ke Brazilo meritas elstaran lokon en la Esperanta Parnaso", tamen "montri, ke inter brazilaj poetoj (esperantistaj aŭ ne) estas multaj, kiuj krom belecon ankaŭ celas la ekeston de pli bona mondo, malpli egoisma, pli paca, pli justa, pli tolerema, pli racia kaj pli amika de la naturo, kiu nin ĉirkaŭas". Ĝenerale la poemoj en la antologio estas engaĝitaj al la temo "pli bona mondo", kelkfoje klare, tamen multfoje subtile.

Bibliografiaj informoj:

  • Sylla Chaves, Neide Barros Rego (org.): Brazila Esperanta Parnaso, Rio-de-Ĵanejro: Eldonejo Oportuno, 2007. Formato: 14 x 19 cm, broŝuro, kolora kovrilo. - Noto: Antologio kunmetita el 307 poemoj, fare de 178 geaŭtoroj. Enhavas antaŭparolon de Sylla Chaves, dankoj de Neide Barros Rego, bildojn, fotojn kaj biografiojn de la aŭtoroj, krom glosoj kaj postparoloj de la organizintoj. Prezento estas sur la kvara (malantaŭa) kovrilpaĝo kaj sur la kovrilklapoj.

Eksteraj ligiloj redakti