Brazila arkeologio

La Brazila arkeologio ekis jam en la komenco de 19-a jarcento kiam oni kreis la Museu Imperial do Rio de Janeiro (Imperian Muzeon de Rio-de-Ĵanejro) kaj la Instituto Histórico e Geográfico Brasileiro (Brazilan Instituton pri Historio kaj Geografio). Tiam la brazila arkeologio ne estas scienca, kaj konsistis en amatoraj serĉoj por trovi kolekteblajn objektojn. Ekde 1867 la kolektaro de Imperia Muzeo estis organizata laŭ raciaj kriterioj.

Jam en 1936, la tiama Ministro pri Edukado kaj Sano, Gustavo Capanema, okupiĝis pri la prezervado de la kultura brazila patrimonio. Li petis al Mário de Andrade ke skizu antaŭprojekton de Leĝo por protekti historiajn havaĵojn kaj ordonis al Rodrigo Melo Franco de Andrade kreon de la Serviço do Patrimônio (Heredaĵa Servo). La Instituto do Patrimônio Histórico e Artístico Nacional (Instituto de Nacia Historia kaj Arta Heredaĵo), estis kreita en la 13-a de januaro de 1937 de la Leĝo nº 378, dum la registraro de Getúlio Vargas. Poste, en la 30-a de novembro de 1937, oni promulgis la Dekreto-Leĝo nº 25, kiu organizis la "protektado de la patrimonio historia kaj arta nacia". En tio periodo, oni zorgis ĉefe pri konservo, riparo kaj protekto de monumentoj kaj konstruaĵoj, kaj oni ne zorgis speciale pri arkeologio.

La moderna scienca arkeologio aperis malfrue en Brazilo. Malgraŭ jam en 19-a jarcento kelkaj homoj okupiĝis pri arkeologio en Brazilo, tuj post Unua Mondmilito preskaŭ ne estis arkeologiaj laboroj en la lando. Nur post 1945 aperis la programo PRONAPA kun instigo de usonaj scientistoj, kiuj deziris diskonigi arkeologion en Sudameriko por kompari la trovoj en tiu ĉi kontinento kun aliaj faritaj en Nordameriko. Usonanoj oferis teĥnikan apogon kaj stipendio al brazilaj arkeologoj. Ĉirkaŭ 1950, Paulo Duarte ekis la universitatajn serĉojn sub influo de humanista franca arkeologio. Tiam, oni diplomigis la unuajn brazilajn profesiajn arkeologojn kaj aperis la unua federacia leĝo de protekto al arkeologia patrimono (leĝo n. 3.924/1961).

En tio periodo, preskaŭ ne estas arkeologia serĉo pri historia periodo, oni zorgas nur pri pra-historio. Nur en la 1960-j aperas arkeologiaj serĉoj pri historia periodo, sed multaj klerulo kontraŭis ĝin por konsideri la arkeologio parto de antropologio kaj ne de historio.

La jardekoj de militista diktaduro estis tre malfavoraj al brazilaj sciencoj, kaj arkeologio estis tre malhelpata, ĉar la militista ideologio pri "progreso" ne valorigis la pasintaĵon. Multajn arkeologiajn sieĝojn estis detruitaj de registraro mem por konstruo de vojoj, monumentoj, ktp.

En la lastaj 20 jaroj, la brazila arkeologio revigliĝis kaj komencis enigiĝi al tutmondaj serĉlinioj.

La brazila konstitucio de 1988 en ĝia artikolo 216, alineo V (kvin) garantias la ŝtata protekto al arkeologiaj seĝoj, kaj la subalineo 5 donas specialan protekton al restaĵoj de kilomboj (refuĝejoj de nigruloj kiuj fuĝis de sklaveco).