Brevier-Legaĵoj – Klarigoj

Brevier-Legaĵo estas teksto por la Liturgio de la Horoj.

Tiu ĉi artikolo, post kelkaj klarigoj, entenas kompletan liston de la tiel nomataj «duaj legaĵoj» el la romkatolika breviero laŭ ilia sinsekvo dum la liturgia kaj kalendara jaro. La tekstojn mem oni trovas, sekvante la ligilojn, en Vikifonto.


La artikolo volas instigi vin,

verki la ankoraŭ mankantajn esperantajn tradukojn

kaj enmeti ilin en Vikifonton.


Pro troa amplekso (pli ol 32 kb) la artikolo «Brevier-Legaĵoj» konsistas el 5 partoj:


Klarigoj redakti

La Liturgio de la Horoj estas la oficiala preĝado de la romkatolika eklezio. Kelkfoje tage monaĥoj kaj aliaj klerikoj tiucele kunvenas. Diakonoj kaj pastroj, kiuj ne vivas komune, preĝas solaj.

La libro, kiun oni uzas, nomiĝas breviero, ĉar ĝi entenas la necesajn tekstojn en konciza formo (latine: breve = mallonge, koncize). Ankaŭ la preĝadon mem oni nomas breviero. Oni do povas diri ekzemple: "Mi posedas kvarvoluman latinan brevieron", sed ankaŭ: "Mi preĝas ĉiutage la brevieron".

Post kiam la 2-a Vatikana Koncilio (1962 - 1965) instigis reordigi la liturgion de la horoj, la roma kongregacio por la Diservo eldonis, post konfirmo fare de papo Paŭlo la 6-a, en 1971 la modelan libron (Editio typica) de la Liturgio de la horoj laŭ la roma rito en la latina lingvo.


La unuopaj partoj de la Liturgio de la Horoj estas jenaj:

  • Invitatorio (kiel komenco de la taga preĝado)
  • Horo de la legaĵoj (ne laŭtempe fiksita)
  • Matena laŭdo (je la 6-a horo)
  • Meza horo
    • antaŭtagmeze (je la 9-a horo)
    • tagmeze (je la 12-a horo)
    • posttagmeze (je la 15-a horo)
  • Vespera laŭdo (je la 18-a horo)
  • Kompletorio (kiel fino de la taga preĝado)


La Horo de la legaĵoj havas jenan strukturon:

  • Malfermo
  • Himno
  • Tri psalmoj kun antifonoj
  • Versiklo
  • Unua (biblia) legaĵo kun responsorio
  • Dua legaĵo kun responsorio
  • La granda doksologio (laŭokaze)
  • Preĝo
  • Fina voko


La «duaj legaĵoj» estas prenitaj el la ekster-biblia religia literaturo, komenciĝante per la fruaj ekleziaj patroj ĝis hodiaŭaj modernaj aŭtoroj. Ili entute do estas kvazaŭ «Kristana Roma Krestomatio».

Rande ni volas mencii, ke nacilingvaj tradukoj de la latina Editio typica aldonis aliajn perikopojn el siaj propraj kulturoj. Sed tio ne estas la temo de nia artikolo, kiu koncernas nur la roman brevieron.


Sekvas la kompleta listo de «duaj legaĵoj» laŭ la ordo en la breviero.

La aliaj partoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • Sancti Leonis Magni Tractatus (la traktatoj de Sankta Leono la Granda en la latina originalo por legi kaj por aŭskulti): [2]
  • Liturgia de las Horas (la brevier-elementoj en la latina): [3] Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine